Praktiku Esperanton en la Tregua, sabate la 17an de januaro

Ĉu vi volas diskonigi Esperanton praktikante ĝin? Do venu tiun ĉi sabaton, la 17an de januaro je la 16ah. al la kafejo “La Tregua”, kiu troviĝas en Calzada México-Tacuba 409, Col. Popotla, tre proksime de la metrostacio “Popotla”. En la sekva ligo vi trovos ĉiujn liniojn de la metroo en la ĉefurbo de Meksiko: http://www.metro.df.gob.mx/imagenes/red/redinternet.pdf

Atentu ke vi devas esti akurata, cxar laŭ la informoj de Ana Luisa Velasco, ĉefa organizanto de la renkontiĝo, inter la 16a kaj 18ah estas ekskluziva tempo por praktiki lingvojn kaj, kompreneble, ni volas ke la homoj sciu ke ekzistas Esperanto kaj ke ili aŭskultu kiom bele ĝi sonas.

Helpu nin sukcesigi la renkontiĝon por ke estonte ni havu fiksan lokon por praktiki Esperanton!

Se vi havas dubojn, bv. poŝtelefoni al 55 40 04 39 41.

BONVENON!!!!

 

Categorías: