Praktiku kaj disvastigu Esperanton en la ĉefurbo de Meksiko, 7an de julio*

Esperantoparolantoj de la ĉefurbo de Meksiko invitas vin ĉeesti sian monatan renkontiĝon, kiu okazos sabate, la 7an de julio je la 11a horo en la restoracio de la hotelo “Isabel”, kiu troviĝas en:

Isabel la Católica #63, ĉe angulo de la strato República de Salvador, en la historia centro de la ĉefurbo de Meksiko. La plej proksima metrostacio estas "Isabel la Católica", linio rozkolora #1.

Partoprenu kaj invitu viajn amikojn kaj konatulojn, ni praktiku kaj kune disvastigu la internacian lingvon! Speciale komencantoj kaj lernantoj de Duolingo povas profiti la eblon paroli vizaĝ´al vizaĝ´ kun amikemaj kaj helpemaj parolantoj de Esperanto!

Ĉiu pagos sian konsumon, la prezoj estas akcepteblaj kaj oni povas elekti diversajn manĝaĵojn kaj trinkaĵojn.

Ĉu duboj, komentoj? Skribu al estraro@esperanto-mexico.org

PARTOPRENU, integriĝu al nia teamo!

* Organizas: MEF kaj Leonora González.

Categorías: