Raporto: Esperanto Querétaro*

Trimonata kurso, tri malsimilaj grupoj, multegaj gejunuloj enkursas, du instruistoj kaj la sama cellingvo: Esperanto.

En Universitato Aŭtonoma de Querétaro, Sergio Romero kaj mi, Carlos Hernández, gvidas la gelernantojn laŭ la Esperanto-vojo, ni tre diligente kursestras kaj instruas al ili. Ni organizas ĉiel kiel eble niajn klasojn kaj niajn agadojn por esperantistigi niajn gelernantojn kaj por montri al ili ke Esperanto estas pli bona afero ol ili antaŭe pensis.

La kurso komenciĝis lunde, la 26an de septembro kaj, laŭ la plano, finiĝos sabate, la 3an de decembro. Komence partoprenis preskaŭ 25 junuloj, nun sekvas la kurson deksep.

Post kvin semajnoj, la kurso sukcese atingas novajn temojn, novajn vortojn kaj novan parolkapablon. La geknaboj de iom post iom komencas paroli inter si, petante al instruistoj vorton aŭ demandante ĉu tiu, kiun ili uzas, estas taŭga kaj detiam parolas senpere ni. Mi treege ĝojas pri tio, do tio montras ke ili bone komencas akiri la lingvon.

La pasintan semajnon ni partoprenis la Kulturan Semajnon de la Universitato, ni disdonis flugfoliojn, ni priparolis la lingvon al multaj

interesintoj, la geknaboj de la Kuirado-kariero faris kelkajn bongustajn manĝaĵojn por vendi, la ceteraj geknaboj helpis per afiŝojn, per montriloj pri kio estas Esperanto, per libraj disigiloj kaj per gelateno. Sergio kaj mi helpis per libroj, mi tre miris kiom da libroj ni havas! Nur liaj kaj miaj estis pli multaj ol mi pensis. De vendredo ĝis sabato ni disinformis kion ni faras kaj kion ni celas.

Tia estas la etoso en Querétaro, la Esperantismo kreskas kaj pli bone estas ke kreskas dank’ al multaj gejunuloj. Ni daŭrigos la kurson kaj samtempe esperas ke la kursanoj elpartoprenu ĝin .

Mi esperas ke decembre mi reraportu nian aferon kaj finfine diru kiom da novaj Esperantistoj ni havas.

* Verkita de Carlos Hernández Loarca je la 31a de oktobro 2011.

Categorías: