Via rendevuo kun Esperanto estas la 17an de oktobro en la Ĉefurbo de Meksiko*

Memoru ke sabate, la 17an de oktobro je la 16ah., vi havas rendevuon kun ni por praktiki Esperanton. Kiel kutime, ni vidos nin en la kafejo “La Tregua”.

Calzada México-Tacuba 409

Col. Popotla, tre proksime de la metroo “Popotla”, blua linio.

Venu, konu novajn esperantoparolantojn, revidu geamikojn, ludu, amuziĝu, disvastigu la internacian lingvon kaj plibonigu vian lingvan nivelon!

La ĉefa temo de tiu ĉi renkontiĝo rilatos ĉefe kun esperanta gramatikero, kiu dolorigas la kapon de pluraj hispanparolantoj… efektive!! “LA AKUZATIVO”:

Kompreneble, la celo ne estas ke vi kunportu pilolojn kontraŭ kapdoloro por elteni la kunvenon, sed ke vi amikiĝu kun la tiel nomata “N”.

Kaj en la venonta okazo... ni havos aliajn surprizojn, kiel kutime je la 16a, en “la tregua”...

14an de novembro

Ċu vi estas komencanto? Ne dubu partopreni! Ni helpas vin paroli kaj perdi la timon.

La renkontiĝo mem ne havas iun ajn koston, tamen ĉiu devas pagi sian konsumon.

Se vi havas dubojn, bv. poŝtelefoni al 5540043941.

Ni atendas vin!

* Verkis: Mallely Martinez. Organizas: Ana Luisa Velasco.

Categorías: