Renkontiĝo en Monterrey por festi la Z-tagon, 21an de decembro*

La Esperantoparolantoj de Monterrey renkontiĝos venontan dimanĉon, la 21an de decembro en “Parque Fundidora”, apud la bicikluejo je la 14ah., por festi la Zamenhofan Tagon.

La plano estas fari piknikon, ni kunportos tabloludojn, la partoprenantoj bonvolu kunporti $50.00 (kvindek pesojn) por ricevi lunĉon (sandviĉon, trinkaĵon kaj kukon).

Ni dankus vin se vi konfirmus vian ĉeeston ĉar ni devas aĉeti la manĝojn. Skribu al  bluakvo@gmail.com aŭ telefonu al 818  026 0392.

Profitu la okazon paroli la lingvon, memori la kreinton de Esperanto kaj ĝui kun novaj kaj malnovaj amikoj!

* Informoj de Denice Maldonado, organizanto de la renkontiĝo.

Categorías: