Renkontiĝo en Puebla, 28an de septembro je la 12ah.

La Esperantoparolantoj de Puebla kaj Tlaxcala invitas vin partopreni en renkontiĝo, kiu okazos venontan dimanĉon, la 28an de septembro je la 12a h. en la placo “Paseo San Francisco”. Ĝi estas apud la Kongrescentro, proksime de la urbocentro: http://www.paseosanfrancisco.com.mx/.

Serĉu nin en unu el la tabloj de la nomata “rapidmenĝejo”, kie oni povos ion mendi de la ĉirkaŭaj restoracietoj aŭ mem kunporti manĝaĵeton kaj tiel ŝpari.

La celo estas renkontiĝi por kunlabori kaj decidi demokratie pri estontaj kunvenoj: lokoj, datoj, horoj, ktp.

Bv. inviti kuriozulojn, interesulojn, apogulojn, parencojn, ktp, ĉar ĝi kiel ĉiam malfermita renkontiĝo. Ĝi ne havas iun ajn koston sed ja nepras kunporti emon por kunvivi, koni kaj kundividi Esperanton.

Se vi volas havi pli da informoj skribu al cholula@esperanto-mexico.org kaj por eki pli da intereso vi povos kundividi la inviton en facebook.

BONVENON AL ĈIUJ!

Categorías: