Renkontiĝo en Tecámac; ludoj, ĝuo, lernado, daŭra motivado*

Bela kaj amuza renkontiĝo okazis en Tecámac la pasintan 10an de aprilo , kiel kutime eblis babili kun novaj kaj konitaj esperantistoj. Fakte unu el la avantaĝoj de tiaj renkontoj estas ke tiuj, vole ne vole, kiuj jam scias pli pri la lingvo lernigas tiujn, kiuj apenaŭ komencas kaj tio okazas en afabla kaj amika etoso: tiu ĉi fojo ne estis la escepto; trinkante freŝan akvon, manĝante sandviĉojn kaj fruktmiksaĵon sur verda gazono en trankvila sabata posttagmezo la partoprenintoj multe ĝuis la momenton.

Post babili dum sufiĉe da tempo, kaj manĝi same sufiĉe, ni ludis. La unua ludo estis trovi objektojn kaj priskribojn, tio estas, ni devis kunigi la ĝustajn parojn, ekz “ĝin faras la abeloj” korespondis al “miela flakono”. Ekzistis tri teamoj:

“La amikoj de Zamenhof”, “La verda stelo” kaj “Esperanto”, la teamoj tri fojojn serĉis la parojn ĉar antaŭe, nek poste, ni ne trovis ĉiujn. Fine la teamanoj interŝanĝis objektojn kaj priskribojn por atingi parojn, tio estis iom malfacila ĉar oni devis konvinki la aliajn doni la mankantan aĵon kaj, kompreneble, ĉio devis esti en la internacia lingvo, tial por komencantoj estis iom komplika konvinki la aliajn.

Finfine gajnis “Esperanto”, sed pri ĉi tiu teamo oni diris ke ili devus ricevi punon ĉar Martin, kiu eble havis la ŝancon vidi antaŭe kie troviĝas la objektoj kaj priskriboj, estis en tiu teamo. Sed vere trompo ne okazis nur estis diraĵo por amuzigi la momenton. Dum la dua ludo la ĉeestantaj infanoj aktoris farante mimikon; la plenkreskuloj devis diveni kiu besto estis ĉiu etul(in)o. Ili aktoris kvazaŭ spertuloj, evidenta estis ke ili ĝuegis tiun taskon. La eraroj precipe okazis ĉar la plenkreskuloj forgesis kelkajn bestnomojn!

En la tria ludo la partoprenantoj devis preni du paperetojn, blankan kaj flavan, poste fari tion, kio estis skribita sur ili, ekzemple; dancu, kisu, brakumu kun la plej… mangxema, alta, amuza, bona esperantisto, maljuna ktp. Indikaĵoj strangaj ankaŭ estis kiel; vestu la plej amuza strange, puŝu la plej… ktp.

Kiam la ludo finis ni festis la naskiĝtagon de etulino nomata Eunice manĝante kukon kaj kantante la tradician “Las Mañanitas”, kiel kutimas en nia lando. Mi antaŭe neniam vidis infanajn geesperantistojn kaj estis plezuro tion sperti, amuze estis ke kaŝe inter ili diris ion similan al “mi tion scias, kial tiu ne?”, parolante pri la aĝuloj. Tiu ago de ili estis motiviga almenaŭ por mi.

Fine kvankam la vojaĝo por atingi la renkontiĝejon estis por kelkaj longa, ni ĉiuj ĝojis multe pli la partoprenon ol malŝatis vojaĝojn, do… mia konsilo estas: Partoprenu la veonontan esperantan renkontiĝon!

* Verkita de Víctor Sombra

Categorías: