Renkontiĝo en Tlaxcala, sabate la 25an de oktobro, 11ah.

La urbo Tlaxcala denove malfermas siajn pordojn al esperantoparolantoj kaj homoj, kiuj interesiĝas pri la lingvo, la celo estas babili en Esperanto, integri novajn ĉeestantojn al la grupo kaj pasi agrablajn momentojn.

La rendevuo estas sabate, la 25an de oktobro je la 11a h. en la restoracio “Los portales”, kiu troviĝas en la centro de la urbo. Indas mencii ke ĉiu pagos sian konsumon.

Se vi havas dubojn, bv. kontakti nin al poŝtelefono 246 457 424 7 aŭ skribi al tlaxcala@esperanto-mexico.org

ĈIUJ ESTAS BONVENAJ!

Categorías: