Renkontiĝo kadre de la tago de la amo kaj amikeco*

Kadre de la tago de la amo kaj amikeco, ni invitas vin renkontiĝi en la venonta sabato, la 14an de februaro je la 13ah. en la restoracio “Los vegetarianos del centro”, kiu troviĝas en la strato Madero, en la historia centro de la ĉefurbo, inter Palma kaj Isabel la Católica

La restoracio estas antaŭ la granda kaj konata juvelvendejo “centro joyero”, en la supra parto de la konstruaĵo, do vi devas supreniri ŝtuparon.

La plej proksimaj metrostacioj estas “allende” kaj “zocalo”, blua linio, kiu iras de taxqueña al cuatro caminos.

Kiel ĉiam, ĉiuj pagos siajn manĝaĵojn. Ĉiuj estas invitataj, kaj esperantoparolantoj, komencantoj kaj tiuj, kiuj interesiĝas pri la lingvo.

ESTU BONVENAJ!!!

* Verkita de Mallely Martínez, organizas Edith Ibariaz.

Categorías: