Renkontiĝo por ĈIUJ, speciale por lernantoj de Esperanto en Duolingo, San Luís Potosí*

Venu al la urbocentro de San Luis Potosí, por ludi kaj babili kun aliaj esperantoparolantoj kaj plibonigi viajn parolkapablon kaj aŭskultkomprenon de Esperanto en la agrabla etoso de la franca restoracio “Croque La vie”!

Kiam? Vendrede, la 22-an de junio 2018

Je kioma horo? Inter la 7a kaj 9a ptm

Kie? Restoracio Croque La Vie, Universidad #260, San Luis Potosí, SLP 78000

Sub la sponsorado de Meksika Esperanto Federacio kaj por kuraĝigi la homojn ek- aŭ plulerni Esperanton kaj praktiki buŝe la lingvon, ni proponas defion al vi: “Esperanto en 5 tagoj”

La defio konsistiĝas el la sekvaj paŝoj:

  1. Alŝutu la aplikaĵon Duolingo-n al iu el viaj moveblaj aparatoj (komputiltelefono, tabulkomputilo, iPad, iPhone, ktp). Se vi jam havas ĝin ankaŭ validas.
  2. Komencu aŭ sekvu vian lernadon de Esperanto en la kurso por hispanparolantoj. En la komenco gravas tio ke vi difinu tagan celon, ni rekomendas ke ĝi estu inter 30 – 50 poentoj (EXP).
  3. Praktiku ĉiutage en Duolingo ekde la 18-a de junio ĝis la 22-a de junio, dum almenaŭ 15 minutoj por ke vi atingu vian “tagan sinsekvon” (eblas praktiki dum pli da tempo kaj atingi ankoraŭ pliajn EXP). Se ĉi tiu “taga sinsekvo” ne estas atingita, vi perdos la defion.
  4. La tagon de la evento, la 22-an de junio, alportu vian moveblan aparaton kaj montru al ni ke vi sukcese atingis 5 tagojn de sinsekva praktiko.
  5. La kvin unuaj homoj, kiuj venos al David au Martín, la respondeculoj de la evento, por montri ke oni atingis la celon, ricevos libreton, kiu helpos la homojn plu lerni Esperanton.

Ĉu vi bezonas pliajn informojn aŭ havas dubojn? Skribu al sanluis@esperanto-mexico.org aŭ telefonu al 444 532 7132.

Kuraĝu kaj lernu novan lingvon por uzi ĝin kun miloj da homoj cirkaŭ la mondo! Ni atendas vin!

* Dankon al Duolingo pro la kunlaboro en la publikado de la evento.

Categorías: