Renkontiĝu kun ni en CDMX por lerni la himnon “La Espero”

En la venonta semajnfino nia kara kolego Guadalupe Vega donos al ni la eblon lerni ludante la Esperantan himnon nomata “la Espero”, eĉ se ni ne kantos, certe ni amuziĝos.

Kiam? Sabate kaj dimanĉe, dum la 25a kaj 26a de aŭgusto inter la 12ah kaj 14ah. Se vi ne sukcesus parkerigi ĝin en la unua fojo aŭ vi tiom ŝatis la aferon, kompreneble vi povas ĉeesti ambaŭ tagojn. 

Kie? En la biblioteko “Vasconcelos”, kiu troviĝas en: Mosqueta, Eje 1 Nte. s/n. Buenavista, ĉefurbo de Meksiko. Eblas veni tien per metroo aŭ metrobuso

Kiom? La aktiveco estas senpaga, tamen ĉiu pagos $10.00 (dek meksikajn pesojn) por kovri la kostojn de la materialo.

Kiuj? Ĉiuj rajtas partopreni, eĉ tiuj, kiuj ne parolas esperanton sed ŝatus pasigi agrablajn momentojn, ludi kaj movigi la cerbon!

ATENTU!! Tiuj, kiuj lernos la himnon parkere, ricevos atestilon.

NEPRAS konfirmi ĉeeston al festomek2013@esperanto-mexico.org

Integriĝu al nia teamo kaj sciu pli pri la esperanta kulturo pere de tiu grandioza verkaĵo de Zamenhof, poemo kiu iĝis la himno de Esperanto.

Categorías: