Select language

Novaĵoj / Eventoj

Kaj aliaj retafiŝoj rilate al nia komunumo

Modernjunstila renkontiĝo en CDMX, 1an de februaro!

Modernjunstila renkontiĝo

Saluton! Tre bonan 2025 al vi! Ĉi foje nia unua renkontiĝo de la jaro estos en la kvartalo Moderna. Ĝi okazos en venonta sabato, la 1an de februaro je la 16a30 en restoracio nomata “Vegetariano Américas” kiu havas tre bonajn komentojn.

La adreso estas:

Santiago Ramón y Cajal 5

Col. Moderna, Benito Juárez,

Meksikurbo.

Atentu, ke la restoracio fermiĝas je la 18a h, do, venu akurate!

Post manĝi ni iom promenos aŭ ludos en parko de la kvartalo.

En la zono, je la sepa okazos festo por plenkreskuloj (+18) okaze de naskiĝtago de esperantisto amiko nia. Tie ni havos esperantan surprizon kaj muzikon.

Bv. kunporti trinkaĵojn aŭ drinkaĵojn kaj se vi festos kun ni, prefere kunportu vestaĵojn, kiuj brilu ĉe nigra lumo (ultraviola).

 

Bv. konfirmi vian ĉeeston al unu, alia aŭ ambaŭ renkontiĝoj skribante al la grupo

https://chat.whatsapp.com/BCP3oTplrTG5ALdlinz0MI aŭ al la telefonnumero 5537842401.

 

Do, ek al la Moderna kvartalo en moderna jaro! Ni atendas vin!

Categorías

Zamenhofa tago en la ĉefurbo de Meksiko

Zamenhofa tago en la ĉefurbo de Meksiko

Zamenhofa tago en la ĉefurbo de Meksiko, 15an de decembro, 11a30h.
Meksika Esperanto Federacio invitas ĉiujn esperanto-parolantojn, lernantojn, komencantojn kaj homojn, kiuj interesiĝas pri la lingvo al nia tradicia “Zamenhofa tago” aŭ “Tago de la Libro”, ĝi okazos dimanĉe la 15an de decembro je la 11a30h. en la “Esperanta Domo”, kiu troviĝas en San Pedro de los Pinos, Ĉefurbo de Meksiko.


Ni havos manĝoservon por kune manĝi je la 14ah. Tio konsistos el:

  • - Trinkaĵo farita per floro nomata “Jamaica” (Hibiscus sabdariffa).
  • - Takoj kun diversaj veganaj, vegetaraj kaj viandaĵaj manĝaĵoj.
  • - deserton, kafon kaj teon.

La kosto por ĉiu homo estos sekva:

  • Por aktivaj membroj de la asocio: $200.00 (ducent meksikaj pesoj)
  • Por ne aktivaj membroj: $230.00 (ducent tridek meksikaj pesoj)

Pro ekologiaj kialoj, ni petas vin kunporti vian propran teleron por la takoj kaj glason por la freŝa trinkaĵo, tiel ni ne uzos tiom da forĵeteblajn ilojn.
Bv. konfirmi ĉeeston al 55 3784 2401 por ricevi la ekzaktan adreson, ankaŭ vi devas antaŭpagi vian manĝon plej malfrue en la 13a de decembro. Se vi ne povas volas resti por la tagmanĝo, vi pagos $80.00 pro la kafoservo kiu estos ekde la komenco de la renkontiĝo.
Bv. deponi / ĝiri la monon al:


konto: HSBC # 6210150191 clabe 021180062101501918

nome de Mallely Martínez Mateos,

en koncepto skribu vian nomon + por Ztago kaj sendu mesaĝon / pruvilon pri via pago.

En OXXO al kartonumero: 4213 1661 4307 3892.
Pere de PAYPAL al nayitamtmt@hotmail.com
Ni kantos, babilos, ludos, renkontiĝos kun amikoj, konos novajn E-parolantojn.
Ĉu vi dubas pri partopreno? Por ke vi decidu vin tuj, ni invitas vin vidi kelkajn fotojn de la pasinta Z-tago, kiuj, troviĝas ĉe: https://www.facebook.com/media/set/...
Ni esperas renkonti plurajn el vi! Memoru ke estos bona okazo por (re)aliĝi al MEF kaj al UEA por la jaro 2025. La jara kotizo dependas de en kiu kategorio vi troviĝas, iru al la sekva ligo por scii pli pri avantaĝoj kaj kotizoj http://www.esperanto-mexico.org/eo/membreco
Feliĉan Zamenhofan Tagon!
* Organizas: Meksika Esperanto Federacio.

 

Categorías

Meksika renkontiĝo kun amikoj el malproksime

Hotel María Regina


Saluton, karaj homoj!

Septembro alvenas kun bonaj novaĵoj! Tri samideanoj vizitos Meksikurbon dimanĉe, la 15an de septembro: Temas pri brazilano, kiu amas Meksikon kaj du malnovaj amikoj el Guadalajara.

Ni babilu, rerenkontu nin kaj pasigu agrablan tempon kun ili dum tagmanĝo je la 14a horo en la restoracio de la Hotelo María Regina.

La hotelo troviĝas en Río Lerma 31, col. Renacimiento, Cuauhtémoc, Meksikurbo (la ligilo estas Hotelo María Regina ) .

Kiel ekzemplo de kosto, en la restoracio kvar-tempa menuo kostas $280 (meksikaj pesoj), sen trinkaĵoj, tamen estas aliaj malmultekostaj pladoj kaj ankaŭ eblas simple trinki kafon aŭ manĝi deserton. La loko estas trankvila, alloga kaj centra.

Bonvolu konfirmi vian partoprenon, sendante mesaĝon al 5537842401 aŭ al la grupo en Whatsapp “Renkontiĝoj Meksikurbo”. 

Ĉu vi pretas krii kun ni “Vivu Meksiko”? Do ek al festado de la Meksika sendependeco kune kun amikoj!

Akompanu nin!

* Organizas: MEF. Respondecas: Víctor Sombra.

Categorías

Paralela Universo en japanstila parko, 17an de aŭgusto!*

Universo Paralelo 2024

Ni ĝojas inviti vin festi kun ni la jam tradician "Paralelan Universon 2024" en la bela japanstila parko Masayoshi Ohira. Ni preparis kelkajn interesajn aktivecojn por vi, do ne perdu ĉi tiun okazon!

Dato: Sabate, la 17an de aŭgusto 2024.

Horo: Je la 11ah 30.

Loko: Parko Masayoshi Ohira, kiu troviĝas en Corredores ĉe angulo kun Country ClubChurubusco, Coyoacán, Meksikurbo. La metrostacio plej proksima estas “General Anaya”.

 

Jen la provisora programo:

11:30-12:30 Pikniko kaj kuketo pro rememori la pasintan tagon de esperanto.

12:30-14:00 Turnireto de tabloludoj (ŝako, “unu” kaj aliaj, kiujn la ĉeestontoj kunportu)

14:00-15:00 Ralio.

15:30-15:40 Grupa foto.

15:40-16:00 Irado al proksima restoracio (laŭvola).

16:00 - … Manĝado en restoracio(laŭvola).

 

Bonvolu kunporti:

- Vian lunĉon por tagmanĝeti kune komence de la evento.

- Maton aŭ kovrilon por sidiĝi sur la herbon (laŭvola).

- Sunkremon, ĉapelon kaj akvon por protekti vin kontraŭ la suno / varmo (rekomendinda).

- Tabloludojn.

- Monon por pagi vian konsumon en restoracio, en la kazo ke vi kuniros.

 

Ni antaŭĝojas renkonti vin kaj kunfesti tiun ĉi specialan tagon kune! Bonvolu konfirmi vian partoprenon, sendante mesaĝon al 55 3784 2401 aŭ al la grupo en Whatsapp “Renkontiĝoj Meksikurbo” , ĉefe por atendi vin kaj informi al vi se estas ŝanĝoj en nia renkontiĝo.

Ĉiuj estas bonvenaj, do kunportu viajn amikojn kaj familianojn por ĝui la tagon!

Ĝis tiam!!!

* Organizas: MEF. Respondecas: Víctor Sombra.

Categorías

Ek al la nova spektoradego

Vamos a la nueva noria parque Aztlán

Ĉu vi jam vizitis la spektoradegon de la nova parko Aztlán? Ni iru! Sed unue…

Ni renkontu nin dimanĉe, la 7an de julio, je la 10a horo matene en la Muzeo pri Natura Historio kaj Media Kulturo (“Museo de Historia Natural y Cultura Ambiental”), ĝi situas en Av. de los Compositores, Bosque de Chapultepec II Secc, Miguel Hidalgo, Meksikurbo, tie ni spektos la grandecon de la naturo. Ni faros rapidan viziton de la muzeo, por eble tuj poste iri al “Museo del Cárcamo de Dolores”, atingebla marŝante. Pagante nur $36 (meksikajn pesojn) por la unua muzeo, oni povas eniri al ĉi tiu lasta sen krompagi pli. Ni povas tamen surloke decidi ĉu ni nur vizitos la unuan, tio dependos de nia tempo kaj volo, kiel ĉiam flekseblaj ni ja estos!

Poste, ni alvenos piedirante al la amuzparko “Aztlán Parque Urbano”, proksimume je la 12a ptm, se vi vekiĝos malfrue, vi povas atingi nin ĉi tie je ĉi tiu horo. Tie ni vizitos la novan spektoradegon ekde kie ni povos vidi grandan parton de la urbo, kiu kostas $120 (meksikajn pesojn). Poste ni povos viziti aliajn atrakciojn laŭ via volo, aŭ simple manĝeti ion aŭ promeni tra la parko. Ne perdu la ŝancon koni novan lokon de nia urbo kaj praktiki Esperanton!

Bonvolu konfirmi vian ĉeeston en la grupo de Whatsapp “Renkontiĝoj Meksikurbo” ( https://chat.whatsapp.com/BCP3oTplrTG5ALdlinz0MI ) aŭ sendu mesaĝon al la poŝtelefono 5537842401. Ĉiuj estas bonvenaj!

* Organizas: Meksika Esperanto Federacio. Respondecas: Víctor Sombra. Bildo: Abigail Flores.

Categorías

Ni festu rete la Zamenhofan Tagon, 13an de decembro

Zamenhofan Tagon

Ĉifoje la monda situacio ne permesas al ni festi la tradician Zamenhofan Tagon kiel kutime, tamen ni profitu la okazon renkontiĝi alimaniere kaj ĝui Esperantujon kun partopreno ne nur de homoj, kiuj loĝas centre de la lando sed de meksikanoj, kiuj troviĝas en ĉiu meksika anguleto kaj eĉ de Esperantoparolantoj de aliaj mondopartoj.

Venu do kaj pasigu agrablan tempon kun ni en la venonta dimanĉo, la 13an de decembro inter la 11a kaj 13ah laŭ meksikcentra horo (UTC -6). Ni renkontiĝos ĉe zoom:

Adreso: https://us02web.zoom.us/j/81335257849?pwd=VkwrVG85dXBYYVkxanNoT3ZGZk8vZ…

uzantnomo: 813 3525 7849

pasvorto: Ztago20

Ĉu vi estas komencanto? Ne zorgu! Vi estos tre bonvena, konektiĝu kun ni. Ni havos muzikon, magion, ludon, interesajn raportojn, ktp., do trovu konfortan lokon, preparu vian preferatajn manĝaĵetojn, trinkaĵon kaj ni kune tostu.

¡Ni atendos vin!

 

Categorías

Kion malsaman vi faris dum 2020? Rakontu tion la 8an de novembro*

kunveno de 2020

La jaro baldaŭ finiĝos kaj eĉ la pandemia situacio ne povis haltigi nin, ni uzis nian tempon alimaniere kaj, kompreneble, ni vigle Esperantumis, do dum tiu ĉi, nia antaŭlasta kunveno de 2020, ni volas babili pri tio. Kiujn malsamajn aferojn vi faris rilate al aliaj jaroj? Ĉu vi lernis ion novan? Ĉu vi esperantumis pli? Kiujn ŝatatajn / gravajn aktivecojn vi ne povis fari?  

Do, rakontu tion al ni, la renkontiĝejo estos en zoom je la 11ah, meksikcentra tempo (UTC -6) en dimanĉo la 8an de novembro:

Adreso: https://us02web.zoom.us/j/89303329367?pwd=eE93dDNQd2ZBUDI2QTk0VTBrODJGdz09

uzantnomo: 893 0332 9367

pasvorto: MXnovembra

Ĉiuj rajtas partopreni, komencantoj ĉiam estas bonvenaj kaj kompreneble ankaŭ niaj karaj kolegoj el aliaj mondopartoj.

Do ĝis baaaaaldaŭ!

Organizas: Meksika Esperanto Federacio. Respondecas: Joaquín Rosillo.

 

Categorías

Ni lernu kaj ridu kune, 11an de oktobro je la 11ah.*

memeoj, karikaturojaĵoj kaj bilstrioj

Jes, ja ni havas rendevuon en la venonta dimanĉo, ni ne forgesis tion kaj ni certas ke vi ankaŭ ne kaj ke vi pretas partopreni.

Ĉifoje, krom babili pri diversaj aferoj, ni volas fari ion pli amuza. Ĉu vi ŝatas memeojn, karikaturojaĵojn kaj bilstriojn? Kreu kaj/aŭ serĉu bona(j)n kaj prezentu tiu(j)n, ni prikomentu, analizu kaj kune ridu kaj lernu!

La renkontiĝejo estos en la platformo zoom je la 11ah, meksika tempo (UTC -5) en dimanĉo la 11an de oktobro:

Adreso: https://us02web.zoom.us/j/86875459437?pwd=eE9aSEgyK1E1SDZIZjRWZEhtRmc1UT09

uzantnomo: 868 7545 9437

pasvorto: 627536

Ĉiuj rajtas partopreni, komencantoj ĉiam estas bonvenaj kaj kompreneble ankaŭ niaj karaj kolegoj el aliaj mondopartoj.

Do ĝis baaaaaldaŭ!

* Organizas: Meksika Esperanto Federacio. Respondecas: Joaquín Rosillo.

 

Categorías

Komencantoj venu kaj konatiĝu kun meksika movado, 13an de septembro 14a30!

En la lastaj semajnoj integriĝis al la esperanta mondo pluraj homoj kaj ni volas bonvenigi ilin, tial nia kutima renkontiĝo estos dediĉita al ili. Dum la kunveno, ili povas starigi diversajn demandojn pri la meksika kaj internacia movadoj kaj konatiĝi kun meksikaj aktivuloj.

Do komencantoj, novuloj en Esperantujo vi estas kore invitataj, fakte ne zorgu se vi ankoraŭ ne flue parolas esperante, ni estos paciencaj, eĉ se vi volas interveni hispane, vi rajtos, la ĉefa celo estas konatiĝi kaj kune pasigi agrablan tempon.

Kiam? Dimanĉe la 13an de septembro inter la 14a30 kaj la 17a meksikcentra horo (UTC -5)

Kie? En Zoom: https://us02web.zoom.us/j/87354034384?pwd=VXdMTEZPWXEzMXYxeVRyOGl3bE5XQ…

uzantnomo: 873 5403 4384

pasvorto: bonvenon

Kiuj? Ĉiuj rajtas partopreni, kompreneble niaj karaj kolegoj el aliaj mondopartoj estas bonvenaj ankaŭ.

Venu, ni atendas vin!

Categorías