
La 12a Meksika Esperanto Kongreso (MEK), kies temo estas: "Esperanto - 125 jarojn kunigante popolojn, fratigante kulturojn", okazos inter la 16a kaj 19a de novembro, en la urbo Querétaro, Querétaro.
La sidejoj de la 12a MEK estos:
1) La Fakultato pri Lingvoj de la Universitato Aŭtonoma de Querétaro (UAQ) kaj,
2) la Universitato pri la Ideoj (UdEI).
La ĉefa temo de la kongreso pripensigos nin kiel, tra la historio, la Internacia Lingvo Esperanto plenumis kaj ankoraŭ plenumas sian ĉefan celon: “unuigi popolojn”. Tion manifestis Zamenhof antaŭ 125 jaroj en la Unua Libro, per kiu la lingvo disvastiĝis en la tuta mondo. Nia celo estas ankaŭ trakti diversajn temojn rilate al la nacia kaj internacia movadoj, ekzemple; atingoj, defioj kaj projektoj, la junulara movado, Esperanto kaj meksikaj universitatoj, la lernado de Esperanto, ktp.
Krom tio, estos labortabloj, kursoj, libroservo, konkursoj, inter aliaj aktivecoj.
Aliteme kaj pro diversaj elspezoj bezonataj por la organizado de la evento, ekzemple la loĝistiko, materialo por aktivecoj, administrado, kafejo, inter aliaj; la organizantoj kaj estraranoj de Meksika Esperanto Federacio, interkonsentis ke la aliĝkotizoj estas kiuj vi trovos en unu de la subaj aldonaĵoj.