Renkontiĝoj - Naciaj

Esperanto GDL vizitos la zoologian parkon, 5an de majo, 10ah.*

Esperantoparolantoj de Guadalajara invitas vin partopreni en sia monata renkontiĝo, kiu okazos dimanĉe, la 5an de majo. Ĉifoje ni kune vizitos la zoologian parkon de la urbo, ĝia adreso estas: Paseo del Zoológico #600, Col. Huentitán el Alto, Guadalajara, Jalisco, 44390.

Ni renkontiĝos en la ĉefa enirejo de la parko, ĉe la fontano, je la 10ah., atentu ke ni nur atendos tie 15 minutojn, tio estas, ĝis la 10a15h., se vi venas poste, vi povas sendi mesaĝon al sekva poŝtelefonnumero por demandi kie ni troviĝas: 33 1866 8830.

Profitu la konojn de unu el niaj anoj, dum nia promenado la biologo Edgar López donos al ni interesajn informojn pri tieaj bestoj en esperanto kaj, se necesas, en la hispana.
Ne forgesu surhavi komfortajn vestaĵojn kaj ŝuojn, ĉapon kaj sunkremon, kunportu akvon, monon por pagi la enirbileton, multe da energio kaj bona humoro!

Ni Esperantumu en Querétaro, 3an de majo, 18ah.*

La mojosa esperanta klubo “Esperétaro” invitas vin ĉeesti sian venontan kunvenon, kiu okazos en vendredo, la 3an de majo je la 18ah. ĉe la kafejo “Maco”, kies adreso estas: Guerrero Norte #4, Centro.

Ni celas ke novaj lernantoj de la internacia lingvo Esperanto havu la eblon konatiĝi vizaĝ´ al vizaĝ´ kun esperantoparolantoj de la urbo kaj ke nia anaro pligrandiĝu.

NE maltrafu tian renkontiĝon en Querétaro, ĝi estos, kiel ĉiam, interesa, amuza, ripetinda!

Ĉu demandoj, duboj? Skribu ilin en la Facebook-paĝo https://www.facebook.com/Esperetaro/ de la klubo aŭ sendu telefonmesaĝon al 442 352 5330

Komencantoj ne timu… Ni atendas vin la 14an de aprilo en CDMX!*

Esperanto-aktivuloj de la ĉefurbo de Meksiko invitas vin partopreni en nia monata renkontiĝo, kiu okazos dimanĉe, la 14an de aprilo inter la 16ah. kaj 18ah. en la rápida manĝaĵareo de “Plaza Galerías de las Estrellas”, kies adreso estas: Circuito interior 193, col. Verónica Anzures, ĉefurbo de Meksiko, la plej proksima metrostacio estas “Normal”, linio 2, blua.

Ni praktikos la lingvon en amikema etoso, renkontiĝos kun amikoj kaj kun novaj lernantoj. Komencantoj ne timu! Ni helpos vin solvi dubojn, demandojn kaj plibonigi vian nivelon de Esperanto.

Ĉu komentoj, duboj? Sendu mesaĝon al estraro@esperanto-mexico.org aŭ al 55 4811 5744.

Ni atendas ĉiujn: spertulojn, komencintojn, komencantojn, tiujn kiuj interesiĝas pri la lingvo, akompanantojn kaj scivolemulojn!

ĜIS TIAM!

* Organizas: MEF. Respondecas: Araceli Aguilar. Bildo: Gabriel Zúñiga.

 

Integru vin al Esperanto GDL, 5an de aprilo je la 19a30h.*

Hej! Ni jam havas daton por la aprila renkontiĝo en Guadalajara! Ĝi okazos en vendredo, la 5an de aprilo je la 19a30h. en “Café Libertad”, kiu troviĝas en: Libertad 1939, stratangulo kun Progreso, Guadalajara, Jalisco.

Integru vin al Esperanto GDL! Ne gravas se vi estas komencanto, ĉiu el ni iam ajn tia estis, gravas ke vi havu la emon lerni esperanton kun ni, amikiĝi kaj pasi agrablan tempon.

Pliajn informojn kaj novaĵojn vi trovos ĉe: https://www.facebook.com/events/302448697106344/

Memoru ke la evento mem estas senpaga sed ĉiu devas pagi sian konsumon en la kafejo. Tre ege bonvenaj estas la lernantoj de Duolingo kaj aliaj virtualaj kursoj!

Aliteme ni invitas vin rigardi la inviton en la retpaĝo de Duolingo, kiu troviĝas en la sekva ligo: https://events.duolingo.com/events/details/duolingo-guadalajara-esperanto-presents-esperanto-renkontigo-3/#/

Ekskurso al Molino de Flores, 17an de marto, 9ah.

Por instigi la homojn praktiki Esperanton, pasi agrablan tempon kaj disvastigi la lingvon, ni okazigos belan ekskurson proksime de la ĉefurbo. Ni iros al “Exhacienda Molino de flores”, kiu troviĝas en Estado de México, en la municipo de Texcoco.

La invito estas malfermita kaj por esperantoparolantoj kaj por la ĝenerala publiko.

Jen la informoj:

Dato: dimanĉe, la 17an de marto 2019.

Ekiro: je la 9a matene en la aŭtobusa stacio “TAPO”, kiu troviĝas en la metrostacio San Lázaro, linioj 1 kaj B, rozkolora kaj verda/griza respektive.

Ni renkontiĝos baldaŭe en la CDMX, partoprenu!!!

Memoru ke nia marta renkontiĝo okazos baldaŭ, en dimanĉo la 10an je la 16ah. La rendevuo estas, kiel kutime, en la rapida manĝajareo de “Plaza Galerías de las Estrellas”, kies adreso estas: Circuito interior 193, col. Verónica Anzures, en la ĉefurbo de la lando. Se vi venas per publika transporto, memoru ke la plej proksima metrostacio estas “Normal” de la linio #2, blua.

Kion ni faros? Ni renkontiĝos kun amikoj, praktikos la lingvon, konos novajn lernantojn, pligrandigos la teamon, disvastigos Esperanton, simple ni pasigos kune tre agrablan tempon.

Ĉiuj estas invitataj, eĉ scivolemuloj kaj akompanantoj.

Ĉu komentoj, duboj? Sendu mesaĝon al estraro@esperanto-mexico.org aŭ al 55 4811 5744.

Bonvenon!!!

* Organizas: MEF. Respondecas: Araceli Aguilar. Bildo: Gabriel Zúñiga.

 

Renkontiĝu kun ni en Guadalajara, 8an de marto, 19h.*

Ĉu vi loĝas en Guadalajara aŭ proksime al la urbo? La grupo Esperanto-GDL invitas kaj kuraĝigas vin ĉeesti ĝian venontan renkontiĝon por lerni kaj praktiki la lingvon Esperanto en amikema etoso.

Kiam? Vendredron la 8an de marto de 2019 je la 19a horo.

Kie? Ĉe Rendez-vous Café Libertad 1903, Americana, 44170 Guadalajara, Jal. 
Guadalajara, 44170.

Atentu!: la evento estas SENPAGA sed oni povas aĉeti manĝaĵojn kaj trinkaĵojn tie. Se estas demandoj konaktu rekte al la ĉefa organizanto ĉe: jodazjodaz@gmail.com (Dylan Amador).

Por rezervi vian lokon surklaku ĉi tie: https://events.duolingo.com/events/details/duolingo-guadalajara-esperanto-presents-esperanto-renkontigo-1/#/

Venu kaj integriĝu al la grupo!

Ni havas rendevuon en la 10a de februaro, 15ah. CDMX*

Ne forgesu ke ni havas rendevuon en la venonta dimanĉo, la 10an de februaro, je la 15ah. Ni renkontiĝos en la rapida manĝejaro de “Plaza Galerías de las estrellas”, kiu troviĝas en Circuito interior 193, col. Verónica Anzures en la ĉefurbo de Meksiko. La plej proksima metrostacio estas "Normal", kiu apartenas al la blua linio #2. Bv. vidi sube la mapon.

Ĉifoje nia kunveno estos pli speciala ol kutime ĉar ni havos la partoprenon de eksterlandaj esperantoparolantoj, plej verŝajne vizitos nin homoj el Usono, Brazilo kaj Bosnio.

Venu kaj invitu viajn amikojn kaj konatulojn, ni praktiku esperanton kaj montru kia efika estas tia ĉi komunikilo, sed ne zorgu se vi ankoraŭ ne parolas la lingvon, se vi estas komencanto aŭ se vi kapablas diri nur “saluton”. Ĉiuj ni iam estis kiel vi, sed nur parolante kaj erarante oni povos lerni, ni helpos vin!

Memoru ke tiam vi havos la eblon aliĝi al Meksika Esperanto Federacio, al Universala Esperanto Asocio kaj foliumi kaj aĉeti verkojn en esperanto ĉar tiam ni ankaŭ havos la partoprenon de prezidantino de MEF.

Esperanto GDL renkontiĝos venontan vendredon, 19ah.*

Homoj de Guadalajara kaj ĉirkaŭaĵoj!!!! La klubo Esperanto-GDL invitas vin kundividi kun ni agrablan tempon en la venonta vendredo, la 8an de februaro je la 19a horo. Ni renkontiĝos en la “Borra del café” kies adreso estas: Av. Chapultepec sur #208, Guadalajara, Jalisco.

La celo estas renkontiĝi kun novaj kaj malnovaj geamikoj, praktiki Esperanton, integri novajn anojn al la klubo kaj plifortigi la grupon, do ne gravas ĉu vi ĵus eksciis pri la lingvo, ĉu vi estas komencanto aŭ flua parolanto de esperanto, ĉiuj estas kore invitataj!

Ĉu duboj, demandoj? Iru al la Facebook-paĝo de la evento kaj starigu ilin tie: https://www.facebook.com/events/2984666461559479/

BONVENON!

* Respondecas: Alan Escoto, klubano de Esperanto GDL.

 

Unua renkontiĝo de la jaro en CDMX, 13an de januaro*

Esperantoparolantoj de la ĉefurbo de Meksiko (CDMX) invitas vin al sia unua renkontiĝo de la jaro, kiu okazos en la venonta dimanĉo, la 13an de januaro inter la 16a kaj 18ah. en la areo de la rapida manĝajaro de "Plaza Galerías de las Estrellas", kies adreso estas: Circuito interior 193, col. Verónica Anzures.

Ne gravas ĉu vi ĵus eksciis pri la lingvo, ĉu vi estas komencanto aŭ flua parolanto de esperanto, ĉiuj estas kore invitataj. La celo estas praktiki la lingvon kaj integri novajn elementojn al la grupo, tiam ankaŭ estus bona eblo por aliĝi al Meksika Esperanto Federacio kaj/aŭ al Universala Esperanto Asocio. Via(j)n membreco(j)n vi povas transdoni al la ĉefa respondeculo de la renkontiĝo.

Ĉu demandoj, duboj? Skribu al estraro@esperanto-meksiko.org aŭ sendu nur poŝtelefonan mesaĝon al 55 4811 5744

Venu kaj integriĝu al nia teamo!

*Organizas: Meksika Esperanto Federacio. Respondecas: Araceli Aguilar. Bildo: Gabriel Zúñiga.

 

Venu al la Zamenhofa tago en la Ĉefurbo de Meksiko, 16an de decembro!*

Meksika Esperanto Federacio invitas ĉiujn esperanto-parolantojn, lernantojn, komencantojn kaj homojn, kiuj interesiĝas pri la lingvo al nia tradicia “Zamenhofa tago” aŭ “Tago de la Libro”, kiu okazos dimanĉe la 16an de decembro je la 12ah. en la “Esperanta Domo”, kiu troviĝas en San Pedro de los Pinos, Ĉefurbo de Meksiko.

Ni aĉetis manĝoservon por kune manĝi je la 14a:30h. Tio konsistos el:

- Trinkaĵo farita per floro nomata “Jamaica” (hibiscus sabdariffa).

- Takoj kun diversaj manĝaĵoj: rizo, fazeoloj, kokaĵo en saŭco nomata “mole”, kapsikopecoj kun kremo, porkaĵhaŭto en verda saŭco, terpomoj kun kolbasoj.

Postkongresa renkontiĝo, aŭskultu persone esperantan muzikon!

Profitante ke post la okazigo de la 14a MEK ankoraŭ estas eksterlandaj E-parolantoj en la lando, ni volas inviti vin al postkongresa renkontiĝo, kiu okazos en Tecámac, Estado de México en sabato, la 24an de novembro je la 12ah

La ekzakta adreso estas:

Unión mz. 47, lt. 10

Sta. María Ajoloapan

Interkona vespero malfermita por ĉiuj, 16an de novembro 16ah. Puebla!

Meksika Esperanto Federacio kaj la Organiza Komitato de la 14a Meksika Esperanto Kongreso (MEK), invitas vin partopreni vendrede, la 16an de novembro je la 16ah., en la “interkona vespero”, kiu okazos kadre de la 14a MEK. La invito estas por ĉiuj: kongresanoj, homoj kiuj nur volas / povas partopreni en tiu ĉi kunveno, eĉ por akompanantoj kaj scivolemuloj.

La adreso de la renkontiĝejo estas:
Restoracio “María Gala”
Strato 11 Sur kaj Blvd. Valsequillo

Col. Prados Agua Azul.

Telefonnumero (222) 211 6476

Ĝi troviĝas 450 metrojn for de la kongresejo. Bv. vidi sube la mapon.

Esperantoparolantoj de la meksika ĉefurbo vizitos Chapultepec, 7an de oktobro!*

Esperantoparolantoj de la ĉefurbo de Meksiko invitas vin partopreni en sia monata renkontiĝo, kiu okazos dimanĉe, la 7an de oktobro. Ĉifoje ni vizitos la Katelon de Chapultepec kaj promenos en la ĉirkaŭaĵo.

Ni planas renkontiĝi je la 10ah. ĉe la ĉefa enirejo de la kastelo, vi simple supreniru la ŝtuparon alvenante al la loko kaj vi trovos ĝin. En la kazo ke vi perdiĝos, sendu mesaĝon aŭ telefonu al numero publikigita sube.

La adreso estas:

Primera sección del Bosque de Chapultepec s/n

Del. Miguel Hidalgo

11580

Ekskurso al Chapingo kaj Texcoco, 22an de septembro*

Ĉar ĝenerale esperantistoj estas vojaĝemaj kaj aventuremaj, ĉifoje la homoj de la ĉefurbo de Meksiko decidis denove fari etan ekskurson, nun sekvas la vico viziti la UniversitatonnAŭtonoman Chapingo (UACH) kaj la embleman urbon Texcoco.

La plano estas sekva:

Sabate, la 22an de septembro, okazos renkontiĝo je la 9ah. ĉe la elirejo de la metrostacio UAM, linio 8, verda, kiu iras de Garibaldi al Constitución por eki la vojaĝon kune kun la ĉefa organizanto de la aktiveco, Edith Ibariaz. Tamen indas mencii ke eblas alimaniere veturi tien, oni povas preni flavan aŭtobuson de la buslinio México-Texcoco en “TAPO de San Lázaro”, prenu tiun, kies indiko estas “Texcoco por cines”, petu la ŝoforon ke li lasu vin en la “EPT” (Escuela Preparatoria Texcoco), tie vi prenos alian veturilon al la direkto de Chapingo, kiu post kelkaj minutoj lasos vin en la bushaltejo “El Cooperativo”, proksime troviĝas la organika merkato, kie ni renkontiĝos je la 11ah. Atentu ke se vi elektas tiun ĉi vojon, la merkato estas post la UACH.

Paĝoj

Subscribe to Renkontiĝoj - Naciaj