Renkontiĝoj - Naciaj

Renkontiĝo en Monterrey, la 16an de januaro 2011

Esperanto-parolantoj de Monterrey, kaj ĝiaj ĉirkaŭaĵoj, kore invitas personojn, kiuj interesiĝas pri la lingvo al la venonta renkontiĝo kiu okazos dimanĉe, la 16an de januaro je la 16:00 hr., en la kafejo, kiu troviĝas apud la Historia Muzeo kaj la Rivero Santa Lucía.

La celo estas sekvi la praktikadon de Esperanto. Ne forgesu ke la lastan fojon, ni kunakordis vidi la filmojn "Mazi en Gondolando", la unua parto troviĝas en http://www.youtube.com/watch?v=mWbyXVSiCxw/

Bv. konfirmi vian ĉeeston al informacion(a)esperanto-mexico.org, bv. anstataŭi (a) kontraŭ @

Ĉiuj estas bonvenaj!

Ni festu la "Zamenhofan Tagon" en Querétaro, la 15an de decembro

La Esperanta Klubo de Querétaro invitas vin partopreni la tradician “Zamenhofan Tagon”, kiu okazos la 15an de decembro.

Kie? En Altamirano Norte #40, inter 15 de Mayo y Av. Universidad, proksime de la "Exprepa centrocol". Centro, Querétaro.
Kiam? Merkrede, la 15an de decembro je la 16h
Kial? Por festi la 151an naskiĝjubileon de L. L. Zamenhof, kreinto de nia “verda lingvo”
Kiuj? Ĉiuj esperantistoj de la urbo, provinco, lando kaj mondo.

Gravaĵoj:
- Ĉiuj kunportu ion por trinki kaj manĝi tie, ekz. frititajn terpomojn, maizaĵojn, torton, kukon, fruktojn, sukon, gastrinkaĵon, ktp.
- Se eblas ankaŭ kunprenu ŝatatan muzikon vian.
- Se eblas portu ankaŭ karaokeaĵojn por kanti.
- Por havi antaŭrigardon pri la partoprenantkvanto, ni dankos al vi se vi povus konfirmi vian ĉeeston.

Por konfirmi partoprenon kaj havi pli da informoj, bv. sendi mesaĝon al queretaro(a)esperanto-mexico.org, bv. anstataŭi (a) kontraŭ @, aŭ telefonu al Carlos Hernández al poŝtelefono 442 385 1360

Ni atendas vin tie!!!

La tradicia Z-Tago estos la 11an de decembro en la ĉefurbo, Partoprenu!

Meksika Esperanto-Federacio invitas vin varme festi kun ni la tradician “Zamenhof-tago-n”, la 11an de decembro 2010 je la 10:30 horo matene ĉe la restoracio “Madero” kiu troviĝas sur la strato Madero 36 ĉe la stratangulo Motolinia, Col. Centro, en Meksikurbo, proksime de la metrostacio Allende, linio 2, la blua. Vidu la Mapon:

La kosto de la matenmanĝo estas $70.00 (sepdek pesoj) por ĉiu persono kaj inkluzivas;

Renkontiĝo en Querétaro: vendrede la 26an je la 18h.

Venu, konu aliajn esperantoparolantojn, praktiku viajn konojn pri Esperanto kaj eksciu pri novaĵoj en la nacia kaj internacia movado. Se vi estas komencantointeresiĝas pri la lingvo, ankaŭ vi estos bonvena.

La redenvuo estas tiun ĉi vendredon, la 26an de novembro je la 18:00 hr., en Café Qronos, kiu troviĝas en rincón de Dr. Rio de la Loza y Venustiano Carranza, Querétaro.

La renkontiĝon partoprenos Mallely Martínez kaj Martin Schäffer, prezidantino kaj aktivulo Meksika Esperanto Fedeeracio, respektive, tiel kiel diversaj esperantistoj de la urbo. Ni kunportos kelkajn librojn kaj materialon pri kaj en Esperanto por montri kaj vendi.

Ĉu duboj aŭj demandoj? skribu al queretaro(a)esperanto-mexico.org, ne forgesu anstataŭi (a) kontraŭ @. Ankaŭ vi povas sendi poŝtelefonmesaĝon a 55 40 93 16 27.

Ni atendos vin tie!

Renkontiĝon Esperantan ni havos en San Luis Potosí merkrede, la 27an de oktobro

Dum la venonta merkredo, la 27an de oktobro, venu al restaurat-Bar "Fonda Orizatlán" en kiu ni okazigos interesan renkontiĝon por Esperanto-parolantoj kaj kiuj interesiĝas pri tiu ĉi internacia lingvo en la regiono San Luis Potosí.

Horo: je la 5a kaj duono ptm.

Adreso: Pascual M. Hernández no. 240. (antaŭ la ĝardeno Colón) Col. Centro

Por pli da informoj skribu al sanluis(a)esperanto-mexico.org, ne forgesu skribi @ anstataŭ (a). Ankaŭ vi povas telefonvoki aŭ sendi poŝtelefonmesaĝon al 444 201 7092

Prenu tempon por renkonti nin, praktiki la lingvon kaj pasi ĝuajn momentojn!

En Chihuahua renkontiĝo estos la 23an de oktobro

Partoprenu la renkontiĝon por Esperanto-parolantoj kaj kiuj interesiĝas pri la lingvo, ĝi okazos en la urbo Chihuahua.

¡Venu tiun ĉi sabaton, la 23an de oktobro je la 18hr al restoracio DEGÁ de la Hotelo “San Francisco”, ĝi troviĝas sur la strato Guadalupe Victoria 409.

Por havi pli da informoj skribu al chihuahua(a)esperanto-mexico.org, ne forgesu skribi @ anstataŭ (a), aŭ sendu poŝtelefonmesaĝon al 5540931627.

Esperanto-renkontiĝo en Mexicali, la 6an de oktobro

Venu kaj konu aliajn esperantistojn de via urbo!

Partoprenu la esperantan renkontiĝon, kiu okazos merkrede, la 6an de oktobro en la restoracio de la hotelo Regis nomata “Villa Don Nacho” kiu troviĝas en Blvd. Benito Juárez #2150, Col. Insurgentes, Mexicali.

Ĝi komenciĝos je la 18:30 horo.

Ĉeestos Mallely Martínez Mateos (prezidantino de MEF) kaj Martin Schaeffer (Germanio).

Bv. konfirmi vian ĉeston, skribu al informacion(a)esperanto-mexico.org, ne forgesu meti @ anstataŭ (a), ankaŭ vi povus sendi telefonmesaĝon al 5540931627.

ĈEESTU!

Renkontiĝo de Esperanto en la urbo de Puebla, 22a de septembro 2010

La renkontiĝo estas por Esperanto-parolantoj kaj interesitoj pri Esperanto. Ĉeestu ĉi tiun merkredon; 22a de septembro 2010 je la 19a horo.

Ni renkontiĝos proksime al la ĉefa urbo placo (zócalo). Ni provos publiki la ekzaktan lokon en ĉi tiu paĝo. Se ni ne sukcesas aŭ se vi ne povas viziti la paĝon denove antaŭ la renkontiĝo bv. voki al poŝtelefono de Enrique Pedraza - 222 385 3914. Kun ni estos Mallely Martínez, prezidantino de MEF, Martin Schäffer, Esperantisto de germana origino kaj Anneleen Nys de Belgio. Ni atendas vin!

Esperanta Renkontiĝo en Monterrey, la 12an de septembro 2010

La Esperanto-grupo de Monterrey invitas ĉiujn geesperantistojn kaj interesulojn al la venonta kunveno, kiu okazos la 12an de septembro je la 16 horo en la domo de Denice Maldonado, kiu troviĝas en: Peñuelas 313, Jardines de la Pastora, Guadalupe N.L.

Venu kaj renkontu novajn geamikojn, praktiku kaj lernu pli pri la esperanta lingvo! Ni atendas vin! Kaj bv. ne forgesi konfirmi vian ĉeeston.

Se vi volas pliajn informojn kontaktu al Denice Maldonado Valverde al la telefono 81912383 aŭ skribu al monterrey@esperanto-mexico.org

Esperanta Renkontiĝo en Querétaro, 20an de aŭgusto

La renkontiĝo estas por Esperanto-parolantoj kaj interesitoj pri la Internacia Lingvo Esperanto. Ĉeestu tiun ĉi vendredon, la 20an de aŭgusto 2010 je la 7ª ptm.

Renkontiĝejo: Kafejo “Qronos”. Rincón de Dr. Rio de la Loza y Venustiano Carranza, Querétaro. Dum tiu ĉi fojo ni havos la agrablan viziton de Anneleen, juna esperantistino el Belgio.

Por havi pli da informoj telefonu aŭ sendo mesaĝon al Esteban 442 3677941. Venu! Ni esperas vidi vin tie!

Renkontiĝo en la ĉefurbo de Meksiko, 8an de julio‏

Okaze de la vizito de israela samideano, Josef Shemer, al la ĉefurbo de nia lando, okazos neformala renkontiĝo venontan ĵaudon, la 8an de julio, je la 18:30 h. en “Sanborns de los azulejos”, kiu estas sur la strato Madero No. 4, en la centro de Meksikurbo (proksime de la metrostacio Bellas Artes linio 2). La celo de la kunveno estas, babili, praktiki la lingvon kaj sperti agrablan postagmezon.

Bv. konfirmi ĉeeston plej malfrue ĵaude je la 17ª horo telefonante al José Cruz 5531047405 o rekte al Josef Shemer 5540931627 Estu bonvena!

Esperanta Renkontiĝo en TECÁMAC, Estado de México, sabate, la 10an de aprilo

La Esperanta grupo- TECÁMAC, invitas vin varme partopreni la renkontiĝon, kiu okazos dum la venonta sabato, la 10an de aprilo, kies celo estos koni aliajn esperantistojn, praktiki la lingvon, amuziĝi kaj kunvivi belajn momentojn. Ĉeestu!

Tempo: inter la 12:30 kaj 16:00 h.
Adreso: Calle Unión Mz. 47 Lt. 10, Sta María Ajoloapan, Tecámac, Estado de México.
Telefono: 01 (596) 9240991, Poŝtelefono: 044 5514753963

Kiel atingi la renkontiĝejon?
Per publika transporto el Meksikurbo, 1 horon kaj kvarono proks. De la metroa stacidomo "Indios Verdes" marŝi al la elirejo A kaj preni la aŭtobuson kiu veturas al Zumpango tra “El Crucero de Reyes" ($27), lasi la aŭtobuson tie. De la kruciĝo (kie troviĝas glaciaĵvendejo) vi povas piediri proks. 1 km. ĝis la domo aŭ preni taksion, estas komunaj taksioj kiuj lasas al vi ĉe la ĉefa strato ($6 por ĉiu persono) aŭ vi povas peti al la taksisto lasi vin ĉe la domo (inter $20 kaj $25 entute). Sur la strato Unión, maldekstre de la ĉefa strato, estas ankaŭ “la Telesecundaria” kaj “El preescolar” de la vilaĝo sed la domo estas antaŭe, ĉe la dekstra flanko, inter la strato 16 de septiembre kaj 5 de febrero. Sur la muro pendas esperantan afiŝon.

Esperanta Renkontiĝo XXXI en Guadalajara por komencantoj kaj progresantoj la 10an de aprilo

Esperanto-Renkontiĝo +XXXI! Ĉar Esperanto estas tre amuza!

Dato: Sabaton, la 10an de APRILO 2010, Tempo: 3:00 ptm – 6:00 ptm. Loko: Vartejo "Cuauhtemoc", Strato: Juan Zubaran No. 2294, Urbo: Gvadalaharo, Meksiko. Mapo: Kie estas la kunvenejo?

Poŝtelefonoj: 3314050959 (Sara) aŭ 3312660425 (Ulises). Ĉeestu nian semajnan renkontiĝon de Esperanto, kie vi trovos tre amuzajn momentojn kaj amikajn Esperantistojn. Ni ludas, kantas, dancas, spektas filmojn, babilas, aŭdas muzikon, legas, ktp, esperante! Tamen, ankaŭ ni foje krokodilas!!

- Tiun ĉi sabaton -

Esperanta Renkontiĝo XXX en Guadalajara por komencantoj kaj progresantoj la 3an de aprilo

Esperanto-Renkontiĝo +XXX! Ĉar Esperanto estas tre amuza!

Dato: Sabaton, la 4an de APRILO 2010, Tempo: 3:00 ptm – 6:00 ptm. Loko: Vartejo "Cuauhtemoc", Gvadalaharo, Meksiko.
Ĉeestu nian renkontiĝon de Esperanto, kie vi trovos tre amuzajn momentojn kaj amikajn Esperantistojn.

- Tiun ĉi sabaton -

Partoprenu la venontan renkontiĝon de Esperantistoj en TOLUCA la 20an de marto

Esperantistoj de Toluca, Estado de México, invitas vin varme partopreni nian venontan renkontiĝon:

Kiam? Sabate, la 20an de marto
Je kioma horo? Ni komencos je la 5a ptm
¿Kie? En la domo de Carmen Pastrana, kiu troviĝas en: Valladolid #101, lote 3 casa 24a. Col. Independencia, Villas fontana III.

¡Venu! kaj se vi konas iun, kiu povas interesiĝi pri la Internacia Lingvo Esperanto, informu lin / ŝin pri tio kaj bv ne forgesu kunporti trinkaĵon, sandiĉetojn, aŭ ion por manĝi por kundividi kun la aliaj kaj kunvivi agrablan tempon.

Por havi pli da informoj skribu al mujerescomotu@yahoo.com aŭ telefonu al (722) 490-3517

Paĝoj

Subscribe to Renkontiĝoj - Naciaj