Renkontiĝoj - Naciaj

Esperanto-Renkontiĝo en Monterrey, 1a de novembro 2008

Se vi vivas en la urbo de Monterrey, Nuevo León, aŭ en la proksimeco, ni invitas vin kore al la unua renkontiĝo de Esperantistoj de tiu parto de la lando. Ne gravas ĉu vi jam parolas Esperanton, ĉu vi estas komencanto aŭ ĉu vi nur volas havi pliajn informojn pri la lingvo.
La ĉefa kaŭzo de la renkontiĝo estas formi Esperanto-grupon en Monterrey. La renkontiĝo estos je la 1a de novembro 2008 je la 17a horo en la kafejo de la librovendejo Gandhi, kiu troviĝas en la Av. Hidalgo 1171 Pte, Col. Centro, Monterrey. La librovendejo estas ĉe la stratangulo inter Av. Hidalgo kaj Martín Zavala Sur, du stratojn for de Av. Venustiano Carranza Sur.

Se vi volas pliajn informojn kontaktu al Denice Maldonado Valverde: Poŝtelefono: (045) 81 10 777355

 

 

Esperanto-Renkontiĝo en la urbo de Meksiko / 4a de oktobro 2008

Jen informoj pri nia venonta renkontiĝo en Meksikurbo, la invito estas por ĉiuj; interesitoj, komencantoj, mefanoj, ne mefanoj, ktp. Ni parolos pri interesaj temoj, inter ili naciaj kaj internaciaj kongresoj kaj la eblo formi esperantan grupon en Meksiburbo kaj sia metropola zono. Tre verŝajne ni ankaŭ povos bonvenigi al Leonardo Ruiz, gasto el Usono (kiu tamen naskiĝis en Kolombio).

Ni ĝojus vidi vin la 4an de oktobro, je la 13:30 horo en la vegetara restoracio “Monte Kailas”, la adreso estas; Filosofía y Letras 17, Col. Copilco Universidad, ĝi troviĝas proksime de la metroo Copilco (la linio 3, verda).

10a Meksika Esperanto-Kongreso

Jam estas planoj pri la organizo de la 10a Meksika Esperanto-Kongreso. Luis Córdova demandis al la direktoro de la jura fakultato de la UNAM ĉu ni ricevos la rajton okazigi la 10an Meksikan Esperanto-Kongreson tie. Li ricevis jesan respondon, do la 10a Meksika Esperanto-Kongreso plej verŝajne okazos en la UNAM. Antaŭvidita estas tempo en junio 2009 (plej verŝajne inter la 19a kaj 21a de junio).

Paĝoj

Subscribe to Renkontiĝoj - Naciaj