Renkontiĝoj - Naciaj

Renkontiĝo en Guadalajara, dimanĉe la 21an de aŭgusto

Simple venu dimanĉe, la 21an de aŭgusto al la kafejoLibertad”, kiu troviĝas sur la strato libertad, proksime al Chaputelpec. Ni babilos, trinkos kaj manĝos ion kaj, kompreneble kiel ĉiam, ni amuziĝos.

Ĉiuj estas invitataj!

Paralela universo. Encuentro del bajío, sabate en la 20a de aŭgusto en Querétaro

Paralela Universo estas amasa unutaga renkontiĝo, kiu okazos sabate, la 20an de aŭgusto, farota en diversaj urboj tra Nordameriko. La ideo estas renkontiĝi vizaĝ-vizaĝe inter Esperantistoj por kreskigi la rilatojn kaj eble havi novajn amikojn, sen neceso vojaĝi al Eŭropo kie la plejmulto da E-aranĝoj okazas.

La proponita plano por paralela universo “Encuentro del bajío” estas la sekva:

* 8am-12pm: Vojaĝo al Querétaro

* 12-1:30: Manĝo en restoracio "San Miguelito".

* 1:30-6:30: Grupa ekskurso, kunludado, biciklado, bovlingado (bowling), aŭ io ajn.

* 6:30-8pm: Vespermanĝo en alia loko.

* 8pm-12am: Vojaĝo hejmen.

Inter la diversaj grupoj estos dividotaj fotoj, videoj kaj proponoj. Do, ni povas scii kio okazis en la aliaj Paralelaj Universoj.

Ni parolu en kaj pri Esperanto en la Ĉefurbo de Meksiko, sabate la 13an de aŭgusto*

Vi estas kore invitata al nia konversacia rondo en la ĉefurbo de la lando, ĝi okazos en sabato, la 13an de aŭgusto je la 16ah, en la kafejo “La Tregua”: Calz. México-Tacuba 409, tre proksime de la metrooPopotla”, linio blua.

Eble vi scias ke en niaj monataj renkontiĝoj ni parolas, krom pri Esperanto mem, pri specifaj temoj por koni pli pri la mondo kaj samtempe praktiki la lingvon.

Ĉifoje nia teamo volas ke ni lernu kune “kiel legi kaj skribi brajle” kaj malkovri “kian temperamenton vi havas”, inter aliaj novaĵoj. Do integriĝu! Venu ĉimonate kaj ankau en la venontaj datoj: 

Konversacia rondo en la Ĉefurbo de Meksiko, 9an de julio*

Ĉu vi jam rimarkis ke en la venonta semajno ni havos la sepan konversacian rondon de la jaro? Jes ja, la tempo kuras, komenciĝis la dua semestro de 2016 kaj ankaŭ la somero!

Ni sentas nin feliĉaj ĉar ĝis nun niaj renkontiĝoj estis sukcesaj. Ofte venas novaj homoj kaj ni ŝatus se la teamo kreskus. Do integriĝu! Venu la venontan sabaton, la 9an de julio, je la 16ah. al la kafejo “La Tregua”. La adreso estas:

Calz. México-Tacuba 409

Col. Popotla, tre proksime de la metrooPopotla”, linio blua.

Kion ni faros ĉifoje?

- Praktiki la lingvon,

- renkontiĝi kun novaj kaj malnovaj amikoj,

- ludi,

- konversacii pri tre interesaj temoj, ktp.

Venontan sabaton estos nia junia renkontiĝo en la Ĉefurbo de Meksiko*

En la venonta sabato, la 11an de junio, estos nia sesa renkontiĝo de la jaro por esperantoparolantoj kaj homoj, kiuj interesiĝas pri la lingvo. Tio okazos en unu el la plej grandaj urboj de la mondo, la ĉefurbo de Meksiko.

La rendevuo estas je la 16a hr. en la kafejo “La Tregua”, kies adreso estas:

Calz. México-Tacuba 409

Col. Popotla, tre proksime de la metrooPopotla”, linia blua.

Kion ni faros ĉifoje?

Renkontiĝo en Guadalajara, 6an de majo je la 19ah.

La klubo Esperanto-GDL invitas vin venontan vendredon, en la 6a de majo je la 19ah. al la renkontiĝo, kiu okazos en la domo de Ulises kaj Edgar.

Nepras konfirmi ĉeeston! Vi povas informiĝi pli pri la afero irante al la sekva Facebook-paĝo: https://web.facebook.com/groups/185016611592440/ , ankaŭ vi povas skribi al guadalajara@esperanto-mexico.org por ricevi adreson kaj detalojn.

NI ATENDAS VIN!

Ni vidos nin la 14an de majo en la Ĉefurbo de Meksiko por praktiki Esperanton*

Ni vidos nin la 14an de majo en la Ĉefurbo de Meksiko por praktiki Esperanton*Memoru ke la venontan 14a de majo ni havas rendevuon por praktiki Esperanton, ĝui, ludi, koni novajn homojn kaj interesajn temojn.

Ĉifoje ni vojaĝos kune en la tempo kaj spaco por koni iomete pri la grandioza saĝo de la toltekoj.  Ĉu vi sciis ke Tula estas la plej grava arkeologia zono de tiu ĉi kulturo?

Krome ni parolos pri aliaj temoj je via intereso, ni ĉiam rezervas tempon por solvi dubojn kaj konversacii pri tio, kio okazas en la Esperanta mondo.

Ni vidos nin je la 16a hr. en la kafejo “la Tregua”, kiu estas en: Calz. México-Tacuba 409. Col. Popotla, tre proksime de la metroo “Popotla”, blua linio.

Venu al nia renkontiĝo en la Tregua, sabate la 9an de aprilo, 16h.*

Tiom rapide pasis la monato!!! Sed ĉio havas avantaĝojn ĉar tre baldaŭ ni povos revidi nin en la Tregua por praktiki Esperanton, amikiĝi, amuziĝi, ludi, ktp. 

Ne forgesu ke la kunvenon ni okazigos la venontan sabaton, la 9an de aprilo kiel kutime je la 16a horo en “La Tregua” ĉefurbe de la lando. La kafejo “la Tregua” estas en: Calz. México-Tacuba 409. Col. Popotla, tre proksime de la metroo “Popotla”.

La ĉefa temo de la kunveno estos “Cervantes kaj Ŝekspiro”, kial? Ĉar en tiu ĉi monato, pli precize la 23an, ni festas la Tagon de la libro, kiu devenas de la forpaso en tiu tago, sed de 1616, de tiuj du grandaj verkistoj. Kompreneble ni ankaŭ parolos pri aliaj interesaj temoj, kiujn vi mem povas proponi.

Sabate, la 12an de marto ni okazigos konversacian rondon en la Ĉefurbo de Meksiko*

Certe vi jam skribis sur via agendo ke ni renkontiĝos sabate, la 12an de marto en la kafejo “La Tregua” ĉefurbe de la lando.

Kie? Memoru ke la adreso de “La Tregua” estas: Calz. México-Tacuba 409. Col. Popotla, tre proksime de la metroo “Popotla”.

Kiam? La 12an de marto, kiel ĉiam je la 16a horo.

Kiuj? Ĉiuj rajtas partopreni.

Kiom? Vi nur devas pagi tion, kion vi mendos en la kafejo.

Kial? Por praktiki Esperanton, amiziĝi kaj amikiĝi kun diversaj homoj.

Kio? La ĉefa temo de la renkontiĝo estos “La feliĉo”, tamen ni ankaŭ parolos pri aliaj interesaj temoj, kiujn vi mem povas proponi.

Sabate, en la 13a de februaro venu praktiki Esperanton en DF.*

Ne forgesu ke en sabato, la 13an de februaro estos nia konversacia rondo en la Ĉefurbo de la lando.

Kie? En la kafejoLa Tregua”, kiu troviĝas en Calzada México-Tacuba 409. Col. Popotla, tre proksime de la metroo “Popotla”, blua linio.

Kiam? En la 13a de februaro je la 16a horo.

Kiuj? Ĉiuj rajtas partopreni: kaj esperantoparolantoj, komencantoj kaj interesitoj je la lingvo internacia.

Kiom? Vi nur devas pagi vian konsumon en la kafejo.

Kial? Por praktiki Esperanton kaj koni novajn parolantojn de la lingvo.

Konversaciaj rondoj en DF, la 9an de januaro estos la unua de 2016!*

Komeiĝas la jaro 2016 kaj ni volas helpi vin eki aŭ plulerni Esperanton, kiel? Praktikante parole en la konversaciaj rondoj okazontaj en la Ĉefurbo de Meksiko dum ĉiu monato de la jaro.

La horo kaj loko estas fiksitaj; je la 16ah en la kafejo “La Tregua”, kies adreso estas:

Calzada México-Tacuba 409. Col. Popotla, tre proksime de la metroo “Popotla”, blua linio.

Kiel en la pasinteco, ni klopodos ke en ĉiu renkontiĝo estu specifa(j) temo(j). Kompreneble ni ankaŭ ludos kaj parolos pri la Esperanta movado.

Ĉimonate ni vidos nin en la venonta sabato, la 9an de januaro kaj parolos pri:

Dua malkongreso ĉe tendaro, inter la 14a kaj 16a de novembro*

La dua Meksika Malkongreso, organizita de Meksika Esperanto Junularo (MEJ) kaj Meksika Esperanto Federacio (MEF), okazos ĉe varmakva laguno kaj inter tendoj, ĉe fajrejo, per bombonoj kaj amuziĝo. La oficiala eko estos sabate, en la 14a de novembro kaj la fino lunde, en la 16a sed vi ja povus veni ekde vendrede.

Jam la duan fojon tiun ĉi eventon ni celebras en la sama loko, kie oni multe ĝuas kaj amuziĝas. Ni esperas ke vi ĉiuj venu kaj ĝuu la naturon kaj la relaksiĝon de la Malkongreso de Esperanto. Okazo por ripozi kaj esti trankvila, ankaū por praktiki la lingvon.

Invitu ĉiujn viajn E-konatojn kaj instigu vin veni!!

Ne necesas preni tendojn nek matracon, ĉe la lago oni ludonas ĉiujn necesaĵojn. Nur prenu vian monujon, vian banveston kaj vian kameraon, ĉar ĉi tiu estos tiom bona sperto ke vi neniel volos perdi unu solan momenton!

Ni parolu Esperante pri la internacia lingvo, 14an de novembro en la Ĉefurbo de Meksiko*

La konversacia rondo de novembro en la Ĉefurbo de Meksiko estos sabate, la 14an, kiel ĉiam, je la 16ahr. Kiel vi scias, ni vidos nin en la kafejo “La Tregua”.

Calzada México-Tacuba 409

Col. Popotla, tre proksime de la metroo “Popotla”, blua linio.

Via rendevuo kun Esperanto estas la 17an de oktobro en la Ĉefurbo de Meksiko*

Memoru ke sabate, la 17an de oktobro je la 16ah., vi havas rendevuon kun ni por praktiki Esperanton. Kiel kutime, ni vidos nin en la kafejo “La Tregua”.

Calzada México-Tacuba 409

Col. Popotla, tre proksime de la metroo “Popotla”, blua linio.

Venu, konu novajn esperantoparolantojn, revidu geamikojn, ludu, amuziĝu, disvastigu la internacian lingvon kaj plibonigu vian lingvan nivelon!

La ĉefa temo de tiu ĉi renkontiĝo rilatos ĉefe kun esperanta gramatikero, kiu dolorigas la kapon de pluraj hispanparolantoj… efektive!! “LA AKUZATIVO”:

Kompreneble, la celo ne estas ke vi kunportu pilolojn kontraŭ kapdoloro por elteni la kunvenon, sed ke vi amikiĝu kun la tiel nomata “N”.

Venu al la meksika festo en Guadalajara, 16an de septembro*

Kiam?: la 16an de septembro, je la 19ah.

Kie?: Ĉe Edgar kaj Ulises en la kvartalo Moderna, Guadalajara, Jal.

Nepras konfirmi vian ĉeeston ĉe Facebook: https://www.facebook.com/events/955650844477061/

Ni meksikumos kaj profitos festi la naskiĝtagon de Kati!

Festu kun ni la meksikan sendependencon! La sendependenc-tago estas la plej grava nacia festo en Meksiko. Oni fiere festas nian landon kaj ĝiajn kutimojn kaj tradiciojn tamen por ni tiu estas iel preteksto por renkontiĝi kaj esperantumi.

La manĝaĵo estas ege grava en iu ajn festo, pro tio ni manĝos tradiciajn pladojn: takojn kaj pozole-on. Se vi estas vegetarano bv. komenti tion ĉe Facebook-a paĝo, ni kunportos ankaŭ vegetarajn takojn kaj pozole-on.

Paĝoj

Subscribe to Renkontiĝoj - Naciaj