Renkontiĝoj - Naciaj

La 14an de marto estos nia konversacia renkontiĝo en DF.*

La 14an de marto je la 16ah estos nia tria konversacia renkontiĝo en la kafejo “La Tregua”. Venu por praktiki la internacian lingvon, koni novajn esperantoparolantojn, revidi geamikojn, ludi, amuziĝi kaj disvastigi Esperanton.

La Tregua troviĝas en Calzada México-Tacuba 409, Col. Popotla, tre proksime de la metrostacio “Popotla” de la blua linio.

Se vi havas dubojn, bv. poŝtelefoni al 5540043941.

Ĉu vi volas vidi fotojn de niaj lastaj renkontiĝoj en DF? Do, iru al https://www.facebook.com/media/set/?set=a.794924113921066.1073741833.141509482595869&type=3&uploaded=8#!/media/set/?set=a.794924113921066.1073741833.141509482595869&type=1

Ni atendas vin!

* Verkis: Mallely Martinez. Organizas: Ana Luisa Velasco.

Praktiku Esperanton en DF., sabate, la 21an de februaro*

Venu tiun ĉi sabaton, la 21an de februaro je la 16ah. al la kafejo “La Tregua”, kiu troviĝas en Calzada México-Tacuba 409, Col. Popotla, tre proksime de la metrostacio “Popotla”. En la sekva ligo vi trovos ĉiujn liniojn de la metroo en la ĉefurbo de Meksiko: http://www.metro.df.gob.mx/imagenes/red/redinternet.pdf

En tiu kafejo estas definitaj datoj kaj horaroj por praktiki diversajn lingvojn kaj oni donis al ni la spacon por la tuta jaro, do por daŭre havi la lokon, oni devas partopreni kaj tiel ni samtempe disvastigos Esperanton.

Helpu nin sukcesigi tiun ĉi kaj venontajn ĉi tieajn monatajn renkontiĝojn.

Se vi havas dubojn, bv. poŝtelefoni al 5540043941.

* Verkis: Mallely Martinez. Organizas: Ana Luisa Velásco.

Renkontiĝo kadre de la tago de la amo kaj amikeco*

Kadre de la tago de la amo kaj amikeco, ni invitas vin renkontiĝi en la venonta sabato, la 14an de februaro je la 13ah. en la restoracio “Los vegetarianos del centro”, kiu troviĝas en la strato Madero, en la historia centro de la ĉefurbo, inter Palma kaj Isabel la Católica

La restoracio estas antaŭ la granda kaj konata juvelvendejo “centro joyero”, en la supra parto de la konstruaĵo, do vi devas supreniri ŝtuparon.

La plej proksimaj metrostacioj estas “allende” kaj “zocalo”, blua linio, kiu iras de taxqueña al cuatro caminos.

Kiel ĉiam, ĉiuj pagos siajn manĝaĵojn. Ĉiuj estas invitataj, kaj esperantoparolantoj, komencantoj kaj tiuj, kiuj interesiĝas pri la lingvo.

ESTU BONVENAJ!!!

* Verkita de Mallely Martínez, organizas Edith Ibariaz.

Praktiku Esperanton en la Tregua, sabate la 17an de januaro

Ĉu vi volas diskonigi Esperanton praktikante ĝin? Do venu tiun ĉi sabaton, la 17an de januaro je la 16ah. al la kafejo “La Tregua”, kiu troviĝas en Calzada México-Tacuba 409, Col. Popotla, tre proksime de la metrostacio “Popotla”. En la sekva ligo vi trovos ĉiujn liniojn de la metroo en la ĉefurbo de Meksiko: http://www.metro.df.gob.mx/imagenes/red/redinternet.pdf

Atentu ke vi devas esti akurata, cxar laŭ la informoj de Ana Luisa Velasco, ĉefa organizanto de la renkontiĝo, inter la 16a kaj 18ah estas ekskluziva tempo por praktiki lingvojn kaj, kompreneble, ni volas ke la homoj sciu ke ekzistas Esperanto kaj ke ili aŭskultu kiom bele ĝi sonas.

Helpu nin sukcesigi la renkontiĝon por ke estonte ni havu fiksan lokon por praktiki Esperanton!

Se vi havas dubojn, bv. poŝtelefoni al 55 40 04 39 41.

BONVENON!!!!

 

La Ztago en Oaxaca estos en la 21a de decembro

En la urbo Oaxaca,  la tieaj klubanoj renkontiĝos dimanĉe, la 21an de decembro je la 17ah en “Café cultural FIKA”, kiu troviĝas en Reforma #406, antaŭe estis “Baños Reforma”.

Akompanu nin, estas bona ŝanco por memori la kreinton de la internacia lingvo Esperanto kaj praktiki nian belan lingvon.

Ĉu vi volas havi pli da informoj? Do iru al la retpaĝo de la evento https://www.facebook.com/MEFanoj#!/events/1409266079364262/ au skribu al oaxaca@esperanto-mexico.org

Bonvenaj estas ĉiuj!!!

Renkontiĝo en Monterrey por festi la Z-tagon, 21an de decembro*

La Esperantoparolantoj de Monterrey renkontiĝos venontan dimanĉon, la 21an de decembro en “Parque Fundidora”, apud la bicikluejo je la 14ah., por festi la Zamenhofan Tagon.

La plano estas fari piknikon, ni kunportos tabloludojn, la partoprenantoj bonvolu kunporti $50.00 (kvindek pesojn) por ricevi lunĉon (sandviĉon, trinkaĵon kaj kukon).

Ni dankus vin se vi konfirmus vian ĉeeston ĉar ni devas aĉeti la manĝojn. Skribu al  bluakvo@gmail.com aŭ telefonu al 818  026 0392.

Profitu la okazon paroli la lingvon, memori la kreinton de Esperanto kaj ĝui kun novaj kaj malnovaj amikoj!

* Informoj de Denice Maldonado, organizanto de la renkontiĝo.

Zamenhofa tago en la ĉefurbo de Meksiko, dimance, la 21an de decembro

Meksika Esperanto Federacio invitas ĉiujn esperantajn parolantojn kaj personojn, kiuj interesiĝas pri la lingvo al nia tradicia “Zamenhofa tago” aŭ “Tago de la Libro”, kiu okazos dimanĉe la 21an de decembro je la 11a30 h. en la “Esperanta Domo”, kiu troviĝas en San Pedro de los Pinos, Ĉefurbo de Meksiko. Por ricevi la adreson nepras konfirmi ĉeeston al festomek2013@esperanto-mexico.org

La homoj devas kunporti manĝaĵetojn kaj trinkaĵojn por kundividi. Bv. ne veni kun malplenaj manoj, estas grave ke ĉiuj kunlaboru.

Ĉifoje ni volas denove interŝanĝi esperantaĵojn. Partopreni en tiu interŝanĝo ne estas deviga sed libervola, vi povas aĉeti relative malmultekostan materialon en nia libroservo kaj tiel la homoj estos feliĉaj kaj MEF havos enspezojn pro tiu kialo, ni proponas ke la prezo de la interŝanĝaĵo estu inter $35.00 kaj $70.00

Tiam ni ankaŭ profitos transdoni KER atestilojn al tiuj, kiuj ĉijare faris la ekzamenon en Tecámac kaj sukcesis ĝin.

Zamenhofa Tago en Tequisquiapan, 15an de decembro

Ni invitas ĉiujn, Esperantoparolantojn kaj kiuj interesiĝas pri la lingvo, festi kun ni la Zamenhofan Tagon en Tequisquiapan, Querétaro.

Ni atendas vin la 15an de decembro je la 9a matene por kune matenmanĝi en la restoracio “La Puerta”. Ĝi troviĝas en:

Benito Juárez Poniente 5, antaŭ glaciaĵejo “Santa Clara”

Ĉiu pagos sian mendadon.

ESTU BONVENAJ!!!!

Kompreneble Esperétaro havos Z-tagon, 14an de decembro

Saluton al ĉiuj! Ni invitas vin veni al Queretaro por pasigi ĉijaran Z-tagon kune kun novaj kaj malnovaj Esperantistoj el la urbo. Se vi loĝas en la ŝtato de Meksiko, en Hidalgo, en San Luis Potosi, Guanajuato aŭ ie proksime kaj vi ŝatus pasi bonan Esperantan semajnfinon, do, venu!

La rendevuo estas la 14an de decembro je la 16ah. en la “Plaza Santa Cecilia”. La plano estas de tie piediri al restoracio “Tsuru” kiu troviĝas je la Av. 5 de febrero, je 5 minutoj de la placo, manĝi tie kaj poste iri centren.

Ĉu vi volas havi pli da informoj? Do telefonu al 442 385 1360 aŭ skribu al cfhl.esperetaro@gmail.com

Aliteme, ni invitas vin profiti la okazon (re)membriĝi al MEF por la venonta jaro, Carlos Hernández, ricevos la kotizojn! Por pli la informoj pri membreco, bv. iri al http://www.esperanto-mexico.org/eo/membreco

La 14an de decembro ni rememoros al Zamenhof en Cholula

Por rememori la kreanton de Esperanto, Dr. Zamenhof, en lia naskiĝtago, la esperantoparolantoj de Cholula, Puebla, invitas vin kune matenmanĝi en la kafejo “Colibrí”, kiu troviĝas en la centro de San Pedro Cholula, en Portal Guerrero #15.

La rendevuo estas en dimanĉo, la 14an de decembro je la 10a matene. La matenmanĝoj kostas inter $40.00 kaj $70.00 sed ankaŭ eblas elekti ĉion ajn de la menuo, gravas mencii ke ĉiu pagos siajn manĝaĵojn.

Aliteme, ni invitas vin profiti la okazon (re)membriĝi al MEF por la venonta jaro, Iván Deance, ricevos la kotizojn! Por pli la informoj pri membreco, bv. iri al http://www.esperanto-mexico.org/eo/membreco

Ĉu vi volas scii pli? Do telefonu al 222 607 1953 aŭ skribu al cholula@esperanto-mexico.org

PARTOPRENU!!!

En GDL ni festos la Zamenhofan tagon la 12an de decembro

Ni invitas vin renkontiĝi kun ni por festumi kaj amuziĝi. Kvankam ne estos en la ĝusta tago, ni rememoros la kreanton de la lingvon.

Kiam? Vendrede, la 12an de decembro je la 20a30

Kie? En la domo de Ulises kaj Edgar.

Kial? Por rememori al Zamenhof, kiu kreis Esperanton.

Kiuj? Ĉiuj rajtas partopreni.

Kion kunporti? Bv. kunporti monon, por inter ĉiuj pagi kion ni elpezos pro la manĝaĵetoj.

Ni interŝanĝos ĉokoladojn, do kunportu iun, kiu ne kostas pli ol 20 meksikajn pesojn.

Se vi volas havi pli da informoj, bv. skribi al f_maganaleo@hotmail.com

Semanfina renkontiĝo en Monterrey, 15an-17an novembro

Ĉu vi ne partoprenos en la renkontiĝo de SLP? Ĉu vi loĝas pli norde de la lando aŭ pli ŝatas grandan urbon? Do estas alia bonega eblo praktiki Esperanton inter la 15a kaj 17a de novembro.

Ni invitas vin partopreni renkontiĝon en la norda, bela urbo Monterrey, kie nia kara Denice Maldonado malfermos por la esperantoparolantoj sian domon.

La programo estos interesa, ĉar Guadalupe Vega instruos la Esperantan himnon “La espero”, Joaquín Rosillo kaj Denice mem instruos la lingvon al komencantoj kaj, kompreneble, estos interesaj ekskursetoj.

Estas planata iri al diversaj lokoj:

Semajnfina renkontiĝo en Río Verde, SLP. 15an-17an de nov.

Ĉar ni konscias pri la graveco plifortigi la rilaton inter la membroj de la asocio kaj ĝenerale de la Esperantoparolantoj kaj homoj, kiuj interesiĝas pri la lingvo, ni decidis organizi semajnfinan renkontiĝon, inter la 15a kaj 17a de novembro, en natura kaj alloga loko por kunvivi, praktiki kaj (plu)lerni la lingvon.

Temas pri Río Verde, SLP, kie la partoprenantoj povos ĝui kaj la urbeton, kaj proksimajn turismaĵojn kiel la faman lagunon “Media Luna” / “Duona Luno”.

La ĉefa renkontiĝejo estos la kabanaro “Paraíso Aventura”, kie la homoj povos tranokti en unu el la kabanoj, praktiki sportojn, naĝi, bicikli, grimpi, uzi la nomatan “tirolesa”, ktp.

La prezoj estas la sekvaj en kabano “estándar” por ĉiu nokto:

  • 2 homoj: $900.00
  • 3 homoj: $1200.00
  • Inter 4 kaj 6 homoj: $1500.00

En ĉiu kabano estas:

Renkontiĝo en Tlaxcala, sabate la 25an de oktobro, 11ah.

La urbo Tlaxcala denove malfermas siajn pordojn al esperantoparolantoj kaj homoj, kiuj interesiĝas pri la lingvo, la celo estas babili en Esperanto, integri novajn ĉeestantojn al la grupo kaj pasi agrablajn momentojn.

La rendevuo estas sabate, la 25an de oktobro je la 11a h. en la restoracio “Los portales”, kiu troviĝas en la centro de la urbo. Indas mencii ke ĉiu pagos sian konsumon.

Se vi havas dubojn, bv. kontakti nin al poŝtelefono 246 457 424 7 aŭ skribi al tlaxcala@esperanto-mexico.org

ĈIUJ ESTAS BONVENAJ!

Renkontiĝo en Puebla, 28an de septembro je la 12ah.

La Esperantoparolantoj de Puebla kaj Tlaxcala invitas vin partopreni en renkontiĝo, kiu okazos venontan dimanĉon, la 28an de septembro je la 12a h. en la placo “Paseo San Francisco”. Ĝi estas apud la Kongrescentro, proksime de la urbocentro: http://www.paseosanfrancisco.com.mx/.

Serĉu nin en unu el la tabloj de la nomata “rapidmenĝejo”, kie oni povos ion mendi de la ĉirkaŭaj restoracietoj aŭ mem kunporti manĝaĵeton kaj tiel ŝpari.

La celo estas renkontiĝi por kunlabori kaj decidi demokratie pri estontaj kunvenoj: lokoj, datoj, horoj, ktp.

Bv. inviti kuriozulojn, interesulojn, apogulojn, parencojn, ktp, ĉar ĝi kiel ĉiam malfermita renkontiĝo. Ĝi ne havas iun ajn koston sed ja nepras kunporti emon por kunvivi, koni kaj kundividi Esperanton.

Se vi volas havi pli da informoj skribu al cholula@esperanto-mexico.org kaj por eki pli da intereso vi povos kundividi la inviton en facebook.

Paĝoj

Subscribe to Renkontiĝoj - Naciaj