Rezultoj de KER-ekzamenoj jam aperas sur la reto!*

Kun plezuro ni informas ke la rezultoj pri la skribaj KER-ekzamenoj okazintaj lastan junion jam aperas sur la reto.

Meksika Esperanto Federacio kore gratulas ĉiujn, kiuj travivis la sperton. Danke al via kunlaboro, Esperanto kreskas en la mondo kaj en la kazo de Meksiko mi ĝojas diri ke nia lando troviĝas en la 4a loko (nur post Francio, Brazilo kaj Rusio) rilate al la nombro de kandidatoj, kiuj ĝis nun faris tian ekzamenon tutmonde, vidu http://www.edukado.net/ekzamenoj/ker/statistiko.

Al la 36 kandidatoj de la sesio en Tecámac, kiuj sukcesis la ekzamenon, ni informas ke la trasdono de la atestiloj okazos plej verŝajne dum la 12a Meksika Esperanto Kongreso okazonta novembre en Querétaro. Mi invitas vin sekvi la lernadon kaj partopreni en tiaj futuraj sesioj (KER-ekzamenoj), ni plibonigu nian nivelon de Esperanto!
*Verkita de Mallely Martínez M.

Categorías: