Rezultoj de la dezajnkonkurso por la 13a MEK

Kiel promesite, jen sube ni publikas la rezultojn de la dezajnkonkurso de la emblemo kaj afiŝo de la 13a Meksika Esperanto Kongreso okazonta ĉijare en la Ĉefurbo de Meksiko.

EMBLEMO

1a loko: Malinalli García García el Estado de México

2a loko: Diana Carolina Hanessian de la Garza el Distrito Federal

3ª loko: Angélica Rodríguez Tovar el Guerrero

AFIŜO

1a loko: Regina Reichert Sosa el Querétaro

2a loko: Bárbara Yadira Terán Chávez el Estado de México

3ª loko: Diana Carolina Hanessian de la Garza el Distrito Federal

3ª loko: Carolina Morales Ruiz el Sonora

NI tre kore DANKAS ĉiujn konkursintojn pro ilia partopreno kaj GRATULAS la gajnintojn!

Por kongresaj aferoj ni uzos la dezajnojn de Malinalli García kaj Regina Reichert, tamen ankoraŭ ni ne publikos ilin, nur kiam ili estas tute pretaj.

Categorías: