Sabate, en la 13a de februaro venu praktiki Esperanton en DF.*

Ne forgesu ke en sabato, la 13an de februaro estos nia konversacia rondo en la Ĉefurbo de la lando.

Kie? En la kafejoLa Tregua”, kiu troviĝas en Calzada México-Tacuba 409. Col. Popotla, tre proksime de la metroo “Popotla”, blua linio.

Kiam? En la 13a de februaro je la 16a horo.

Kiuj? Ĉiuj rajtas partopreni: kaj esperantoparolantoj, komencantoj kaj interesitoj je la lingvo internacia.

Kiom? Vi nur devas pagi vian konsumon en la kafejo.

Kial? Por praktiki Esperanton kaj koni novajn parolantojn de la lingvo.

Kio? La ĉefa temo de la renkontiĝo estos “Esperanto kaj la imperialismo”, tamen ni ankaŭ parolos pri aliaj interesaj temoj.

Kaj en la venontaj renkontiĝoj… ni havos aliajn surprizojn:

12an de marto 

9an de aprilo

14an de majo 

11an de junio

9an de julio kaj pli…

Ĉu vi estas komencanto? Ne dubu partopreni! Ni helpas vin paroli kaj perdi la timon.

Se vi havas dubojn, bv. poŝtelefoni al 5540043941.

PARTOPRENU!

* Verkis: Mallely Martinez. Organizas: Ana Luisa Velasco.

Categorías: