Sabate, la 12an de marto ni okazigos konversacian rondon en la Ĉefurbo de Meksiko*

Certe vi jam skribis sur via agendo ke ni renkontiĝos sabate, la 12an de marto en la kafejo “La Tregua” ĉefurbe de la lando.

Kie? Memoru ke la adreso de “La Tregua” estas: Calz. México-Tacuba 409. Col. Popotla, tre proksime de la metroo “Popotla”.

Kiam? La 12an de marto, kiel ĉiam je la 16a horo.

Kiuj? Ĉiuj rajtas partopreni.

Kiom? Vi nur devas pagi tion, kion vi mendos en la kafejo.

Kial? Por praktiki Esperanton, amiziĝi kaj amikiĝi kun diversaj homoj.

Kio? La ĉefa temo de la renkontiĝo estos “La feliĉo”, tamen ni ankaŭ parolos pri aliaj interesaj temoj, kiujn vi mem povas proponi.

Se vi volas ke ni kunportu specialan esperantan materialon por vendi, montri, bv. informi tion al ni.

Kaj en la venontaj renkontiĝoj… ni havos aliajn surprizojn:

9an de aprilo

14an de majo 

11an de junio

9an de julio

13an de aŭgusto kaj pli…

Ĉu vi estas komencanto? Partoprenu! Ni helpas vin paroli kaj perdi la timon kaj integriĝi al la teamo.

Se vi havas dubojn, bv. poŝtelefoni al 5540043941.

PARTOPRENU!

* Verkis: Mallely Martinez. Organizas: Ana Luisa Velasco.

Categorías: