Semajnfina renkontiĝo en Toluca, Estado de México; 28a kaj 29a de novembro*

GRUPO DE ESPERANTO-TOLUCA KAJ MEKSIKA ESPERANTO FEDERACIO invitas vin:
Al la sesa semajnfina renkontiĝo esperantista en Meksiko, kiu okazos la 28an kaj 29an de novembro 2009 en Toluca, Estado de México.

Okazos diversaj aferoj, ĉu por interesuloj, komencantoj, komencintoj kaj spertuloj, kiuj parolas flue la lingvon.

La renkontiĝo ekos sabate je la 11a kaj duono kaj finos dimanĉe post la turista promenado.

Jen listo de aktivaĵoj proponitaj por fari:

  • Ĝenerala prezentado pri Esperanto por novuloj.
  • Prezentado pri la 95a Universala Kongreso de Esperanto kaj la 66a Internacia Junulara Kongreso, okazontaj en julio 2010 en la najbara lando, Kubo.
  • Kurseto por komencantoj.
  • Kurseto por komencintoj, kiuj jam konas la bazajn regulojn pri esperanto.
  • Ludoj por ekzercadi la lingvon.
  • Informado pri la Grupo Esperanto-Toluca.
  • Muzikado, dancado, kantado.
  • Turista promeno al “Cosmovitral”, "La katedralo de Toluca" kaj la ĉirkaŭaĵoj

KIEL ATINGI TOLUCA?
Ĉe la sekvaj ligiloj vi trovos prezojn kaj horojn de kelkaj vojaĝentreprenoj (hipane) irante el la ĉefurbo de Meksiko:

• En la aŭtobusa stacio, kiu troviĝas en “Observatorio” estas pluraj vojaĝentreprenoj kiuj veturas al Toluca. La nomata “El caminante” estas malmultekosta kaj bonkvalita, vi devus pagi por vojaĝi de D.F. al Toluca 42.00 meksikajn pesojn http://www.tmt-caminante.com.mx:8080/Caminante// tel. (55) 5277 2746

• La kosto pro la sama servo ĉe ETN estas 52.00 meksikaj pesoj: http://www.etn.com.mx// - tel: (01800) 8003862

Ni rekomendas vin konfirmi la informojn ĉi tie publikitaj por esti pli certa pri la kostoj.

KIEL ATINGI LA KUNVENLOKON?
Adreso:
Valladolid 101, Fraccionamiento Villas Fontana III
Lote 3, Casa 24-A
Col. Independencia
Toluca, Estado de México
CP 50070
Jen mapon de Toluca por atingi pli bone la kunvenejon.

1) Se vi venas per aŭtobuso el Meksikurbo, petu la ŝoforon lasi vin sur la strato “Comonfort” kaj tie vi povas preni taksion aŭ alian lokan aŭtobuson, kiu iros al la centro de la urbo. Ĝi lasos vin en la angulo de la stratoj “Ruta de la Independencia” kaj “Electrificación”. Vi devas preni alian aŭtobuson kiu veturas sur “Electrificación”, vi devas elbusiĝi en la strato “Valladolid” kaj piediri ĝis la indikita loko.

2) Se vi venas per aŭto, ŝoforu sur “Paseo Tollocan” kaj trovante “Alfredo del Mazo” iru dekstren, post du semaforoj vi ŝoforu maldekstren sur la strato “De la Independencia” ĝis vi trovas “Electrificación” kaj sekvu la indikŝildojn de “Villa Fontana”. Kiam vi trovu “Valladolid”, demandu pri la “Fraccionamiento Villas Fontana III”.

Ĉe la enirejo de la domaro oni devas registriĝi, montri identitan karton kaj mencii ke vi iros al la domo 24A, ene ne estas libera parkejo, tie nur troviĝas du lokoj por vizitantoj kaj ekstere estas aliaj tri.

Se vi havas iun ajn problemon serĉante la kunvenlokon bonvolu telefoni al Carmen Pastrana, telefonnumero (722) 490 351781) aŭ poŝtelefono 55 1349 8178.

PARTOPRENKOSTO
La partopreno mem ne havas iun koston, la kotizo, kiun ni petas estas por lui seĝojn kaj por aĉeti la manĝon. $85.00 (okdek kvin meksikaj pesoj) por ĝenerala publiko kaj $70.00 (sepdek meksikaj pesoj) por aktivaj membroj de la Meksika Esperanto Federacio. La partoprenkosto inkluzivas:

  • Kafon, teon, akvon, biskvitojn kaj tagmanĝon sabatan.

PRI LA MANĜO
1) tradicia "Mole" de Toluca, rizo, fazeoloj, kokaĵo kaj tortiljoj manfaritaj, "quesadillas" kaj sauco por la sabata tagmanĝo.
2) Dimanĉe ni matenmanĝos ĉe la centro de la urbo. Ĉiu pagos sian matenmanĝon.
3) Libera elekto por la tagmanĝo dimanĉa.

PRI LA PAGO
Dum la registro ĉe la komenco de la renkontiĝo. La prezo ne inkluzivas la eniron al "Cosmovitral" kiun ni vizitos dimanĉe, kies kosto estos por ĉiu persono ne pli ol $30 (tridek meksikaj pesoj).

TRANOKTEJOJ
1. Eblas gasti ĉe la organizantoj. Demandu ĉu estas disponeblaj lokoj al Carmen Pastrana c_pastrana@hotmail.com

2. Proksime de la kunvenloko estas amasloĝejo tradicia kaj malmultekosta, jen la informo:
Departamentos y villas M&M
Calle El Oro, Col. Sanchez
retadreso: grupo_mm@live.com.mx

Laŭ la donitaj informoj de “Departamentos y Villas M&M”, la gastoj povas dormi en ĉambroj por 5 ĝis 8 homoj. La kosto por ĉiu nokto kaj persono estas $150.00 (cent kvindek meksikaj pesoj). Por rezervi lokon sendu mesaĝon al c_pastrana@hotmail.com

ĜENERALA INFORMO
Nepre informu vian partoprenon al novembro2009@esperanto-mexico.orgal organizantoj:

  • Carmen Pastrana. Telefonnumero: (722) 490 3517, poŝtelefono (044/045) 55 1349 8178
  • Mallely Martínez. Telefonnumero: (596) 92 45144, poŝtelefono: (044/045) 5514753963

Ne lasu la eblon koni novajn esperantistojn, ekzercadi la lingvon kaj disvastigi la Internacia Lingvo Esperanto en tiu ĉi parto de la lando! Ni atendas vin!

* Verkita de Mallely Martínez per informoj de Carmen Pastrana. Traduko de la hispana al Eo: Daniel Moreno.

Categorías: