Semajnfina renkontiĝo en Toluca plena sukceso!*

La 6ª Semajnfina renkontiĝo esperantista okazinta en Toluca, la ĉefurbo del "Estado de México" je la 28a kaj 29a de novembro 2009 estis plena sukceso kaj plia pruvo por la progreso de la movado en Meksiko.

Eta antaŭrenkontiĝo okazis jam vendrede. Mallely, la prezidantino de MEF, Morayma (kasistino), la membroj Edith kaj Martin kaj Anaid kaptis la okazon por fari etan antaŭrenkontiĝon en la bela turisma ĉirkaŭo. Kulmino de tiu parto estis la vojaĝo al montopinto de la "Nevado de Toluca" aŭ Xinantécatl. Eblas per aŭto supreniri ĝis parkejo en alteco de ĉirkaŭ 4200 m super la nivelo de la maro. La lastan parton oni devas iri piede ĝis oni havas fantastikan rigardon al la kratero de la vulkano. De tiu punkto oni povas vidi du belajn lagojn, la lagon de la luno kaj la lagon de la suno.

Post tiu bela ekskurso ni iris al la domo de Carmen Pastrana, la ĉefoganizantino de la evento, kie jam atendis nin pluraj homoj. El Toluca partoprenis Carmen, Carolina, Berenice, Luis, Benjamin kaj Sinuhé. Krome partoprenis personoj el Cuernavaca, Ecatepec, Tecámac, Texcoco kaj México D.F. Entute ĉeestis 15 plenkreskuloj (el tiuj 11 Esperanto-parolantoj) kaj 8 infanoj. Dum la sabato oni donis informojn pri la venontjaraj Esperanto-renkontiĝoj en Kubo, manĝis, babilis, ludis, kantis kaj dancis. Vespere Benjamin, Sinuhé kaj José kune prezentis bonegan koncerton kun kantado kaj gitarludado.


Dimanĉe oni ekskursis al la urbocentro. Kulmino estis la vizito de la "Cosmovitral" Temas pri eksa merkathalo, en kiu nun estas la botanika ĝardeno de Toluca. La fenestroj konsistas el vitraloj (vitropentraĵoj) kiuj montras diversajn bildojn, kiuj rilatas al la kosmo. Poste ni vizitis la muzeon de la fama meksika pentristo "José María Velasco Gómez". Antaŭ fini la renkontiĝon ni ankoraŭ manĝis en loka restoracio. Entute oni nur povas paroli pri ege sukcesa renkontiĝo en Toluca. La lokanoj estonte regule volas renkontiĝi kaj formi grupeton kaj ankaŭ esplori la eblecon doni kurson.


Aliflanke ekzistas la eblo ke venontaj Esperantaj semajnfinoj estu en Cuernavaca, kaj Texcoco. Partoprenintoj de tiu ĉi 6ª semajnfino tre motiviĝis en Toluca ke ili ankaŭ volas organizi tiajn renkontiĝojn kaj tiel kontribui plibonigante la esperantan movadon. Dankon al ĉiuj pro sperti kun ni la verdan amikecon, lernadon kaj laboron en Toluca kaj invitas aliajn esperantistojn akompani nin dum la venontaj Esperantaj semajnfinoj!

*Verkita de Martin Schäffer.

Categorías: