Semanfina renkontiĝo en Monterrey, 15an-17an novembro

Ĉu vi ne partoprenos en la renkontiĝo de SLP? Ĉu vi loĝas pli norde de la lando aŭ pli ŝatas grandan urbon? Do estas alia bonega eblo praktiki Esperanton inter la 15a kaj 17a de novembro.

Ni invitas vin partopreni renkontiĝon en la norda, bela urbo Monterrey, kie nia kara Denice Maldonado malfermos por la esperantoparolantoj sian domon.

La programo estos interesa, ĉar Guadalupe Vega instruos la Esperantan himnon “La espero”, Joaquín Rosillo kaj Denice mem instruos la lingvon al komencantoj kaj, kompreneble, estos interesaj ekskursetoj.

Estas planata iri al diversaj lokoj:

  • “Paseo Santa Lucía”,
  • la monteto “Obispado”,
  • la muzeoj “MUNE”, “Pri Historio”,
  • la arbaro “Chipinque”
  • la akvofalo “Cola de Caballo”
  • la monteto “Cerro de la Silla”
  • al iu bela proksima rivero, ankoraŭ decidota.

Do, kiel vi imagas estos interesaj promenadoj,

Jen pliaj informoj:

Kiam?: inter la 15a kaj 17a de novembro. Ni ekos je la 10ah.

Kie?: En la domo de Denice Maldonado, kiu traviĝas en:

Peñuelas 313
Jardines de la pastora
Guadalupe Nuevo León

Kiom? La renkontiĝo ne havas koston, tamen, ĉiu pagos siajn manĝaĵojn kaj tiom, kiom estos pro la ekskursoj / promenadoj, ekzemple pro la enerbiletoj.

Kiu?: Ĉiuj rajtas partopreni, komencantoj, parolantoj de Esperanto kaj interesitoj je la lingvo.

Ĉu vi volas havi pli da informoj? Do poŝtelefonu al 8111837371 aŭ skribu al bluakvo@gmail.com por starigi viajn dubojn kaj demandojn.

NI HAVU KUNE AGRABLAJN TAGOJN LERNANTE ESPERANTON KAJ MEMORU KE ĈIUJ ESTAS BONVENAJ!

Categorías: