Sukcese okazis la 3a Tutmonda KER ekzameno en Meksiko*

En la pasinta 17a de majo, okazis jam la tria fojo la “Tutmonda KER-ekzamensesio”, en kiu partoprenis pli ol 170 homoj el 12 landoj, ekz. Ĉinio, Brazilo, Francio, Japanio, Rusio, ia., kaj 17 urboj, inter tiuj troviĝis la meksikaj urboj Monterrey, Nuevo León kaj Tecámac, Estado de México.

 

Estas ĝojiga por ni informi ke la kvanto da meksikaj esperantoparolantoj estis pli ol 10% de la tuto. La homoj faris la ekzamenojn je unu el la eblaj niveloj (B1, B2 kaj C1), bonŝance tiuj, kiuj aliĝis al la sesio en Tecámac ankaŭ havis la eblon fari ne nur la skriban parton sed ankaŭ la parolan.

 

Ni gratulas ĉiujn, kiuj kuraĝis fari la teston kaj dankas pro ilia kunlaboro kun la monda movado ĉar per ilia partopreno oni montras ke estas pli kaj pli da personoj kiuj atestas siajn konojn de Esperanto kaj kontribuas al la prestiĝo de nia kara lingvo.

 

Aliteme ni volas danki la organizantojn kaj helpantojn, kiuj ebligis la okazigo de la sesioj en ambaŭ urboj:{C}{C}

En Monterrey, Nuevo León

Erika G. Juárez Maldonado kaj Mallely Martínez M., organizantoj de KER sesio kaj estraranoj de MEF.

Mario Santibañez López, ekstera gvidanto de la sesio.

Daniel Moreno Martínez, fotisto.

Denice Maldonado V., loka aranĝanto.

 

En Tecámac, Estado de México

Mallely Martínez M. organizanto kaj estrarano de MEF

Martin Schäffer, organizanto de KER sesio.

Xóchitl Núñez García, ekstera gvidanto de la sesio.

Llovana Martínez M. Nelly Martínez M., Isabel Mateos S., Martín Pérez Nicanor kaj Guadalupe Vega Acosta, helpantoj.

 

Jen en la sekva ligo vi povos vidi plurajn fotojn ne nur de la sesioj en Meksiko sed tiujn de aliaj lokoj. Indas mencii ke ili estas ordigitaj laŭ alfabeta ordo de la partoprenintaj urboj. Ni petas vin lasi tie komentojn http://edukado.net/biblioteko/fotoj?al=54

Nur restas al ni atendi rezultojn, kiuj espereble estos sukcesaj por la kandidatoj kaj aliteme ni forte instigas la homojn prepari sin por partopreni en la Tutmonda KER ekzamensesio de 2015 kaj profiti la akiron de tiu internacia atestilo por lernejaj aŭ / kaj laboraj kialoj.

 

*Verkita de Mallely Martínez.

Categorías: