Sukcese okazis la KER-ekzamenoj en Tecámac*

En la pasintaj 8a kaj 9a de junio sukcese okazis la 2a Tutmonda KER ekzameno. En la sidejo Tecámac, Meksiko, la 36 kandidatoj aperis akurate en la ekzamenejo por fari la kompleksan aŭ nur unu el ambaŭ partoj: skriba / parola.

Post la ekzameno, ni kune manĝis kaj kompreneble la ekzamenitoj parolis pri la facileco / malfacileco de la ekzameno, la organizado de la evento kaj pri planoj partopreni la okazaĵon ankaŭ venotjare. Ni nur atendas la rezultojn, kiuj espereble estos ĝojigaj.

Inkluzive de la kvar kandidatoj en Tijuana, ni gratulas ĉiujn, kiuj faris la ekzamenon en Meksiko, speciale al Víctor Sombra A., Arturo Torres S., David López R. kaj Luis Córdova A., kiuj en 2012 faris la C1 skriban kaj ĉijare faris la parolan en la sama nivelo, la plej alta kiu ĝis nun ekzistas en Esperantujo.

Koran dankon ankaŭ pro la kunlaboro de la helpantoj: Enrique Sombra, César Sánchez, Hugo Martínez, Rosa Martínez, Edith Ibariaz, Patricia Flores, Martha Cruz, José Cruz, kaj al la ĉefaj kuiristoj: Luis Martínez kaj Isabel Mateos.

Mi invitas vin legi la kompletan raporton de Katalin Kovats, ĉefa organizanto de la evento monde http://edukado.net/novajhoj?id=355 kaj ankaŭ rigardi pli da fotoj en nia paĝo ĉe Facebook https://www.facebook.com/media/set/?set=a.481770895236391.1073741827.141509482595869&type=3.

Verkis: Mallely Martínez M. kaj Martin Schäffer, organizantoj de la sesio en Tecámac.

Categorías: