Tia estis la 3ª renkontiĝo de la Esperanto-grupo en Monterrey*

Ni estas feliĉaj ĉar la tria kunveno de la Esperanto-grupo de Monterrey estis sukcesa, ĝi okazis la 10an de januaro kaj daŭris entute 2 horojn kaj duono sed bedaŭrinde mi perdis la unuajn 30 minutojn, mi malfruis ĉar mi nuntempe translokiĝas.

Antaŭ mi alvenis Gonzalo Marty, Elsa Treviño, Magdalena Rodríguez, David Zambrano kaj Alan Valdéz, poste alvenis Víctor Zuñiga. Mi gratulis ilin pro la nova jaro kaj demandis kiu alvenis unue al la kunveno kaj tiu estis Gonzalo, pro lia akurateco mi donacis al li ludon nomatan "palillos chinos".

Ĉiu ĉeestanto prezentis sin kaj nun finfine geesperantistoj el Monterrey konas la aliajn grupanojn persone. Poste mi demandis kiu faris la takson de nia lasta kunveno kaj Magdis faris ĝin, kia diligenta!

Dum la kunveno ni parolis iom esperante kiam ni faris ekzercojn, kiujn Martha Cárdenas sendis al ni. Aliteme unu el niaj diskutoj estis, kion ni povas fari dum nia kvara kunveno kaj la partoprenantoj faris proponojn, ankaŭ ni parolis pri la tauga dato por ricevi samideanajn geamikojn el aliaj partoj de la lando por okazigi semajnfinan renkontiĝon en aprilo. Ni kunakordis ke la 18ª kaj 19ª estus la plej bonaj datoj por ni, poste ni scios ĉu tiu dato ankaŭ taŭgas por la vizitontoj.

Tia estis nia kunveno! mi dankas al ĉiuj partoprenintoj kaj invitas interesulojn partopreni la venontajn kunveno jn, vi estos BONVENAJ!

*Verkita de Denice Maldonado.

Categorías: