Unu plia jaro por rememori al Dro. L. Ludoviko Zamenhof*

Akurate alvenis 29 personoj, kiuj partoprenis la tradiacian renkontiĝon por festi al Dro. Zamenhof okaze de lia 151 datreveno. Kiel dua fojo, la rendevuo estis ĉe la restoracio “Madero” situata kore de Meksikurbo. Tie, oni ofertis elekteblan matenmanĝon inter tiuj estis la tadicia meksika manĝo “chilaquiles” kaj ne tiom meksika “Omeleto”, ni povis ankaŭ gustumi kafon kaj oranĝan sukon.

Inter la partoprenintoj estis kelkaj esperantistoj kiuj jam delonge helpas la disvastigon de Esperanto en nia lando, komencantoj cxefe de la kursoj en UNAM kaj ankaŭ tre ĝoje kaj entuziasme alvenis kelkaj aliaj samideanoj el Veracruz, Puebla, Toluca, Querétaro kaj Tulancingo.

Je la komenco, bonvenigajn varmajn vortojn diris Mallely kaj Morayma Martínez (estraraninoj de MEF), kiuj ankaŭ informis pri la ĉijaraj okazaĵoj en la esperanta movado en kaj eksterlande: kiel la Universala, Junulara kaj Infana Kongresoj de Esperanto en Kubo; instruado de Esperanto kiel oficiala kurso en la Universitato de Meksikali kaj Tijuana, kursoj kiuj daŭre estas instruataj ĉe UNAM kaj Queretara Universitato; la partopreno de Meksika Esperanto Federacio per standinformo en du gravaj kongresoj pri lingvoj en Querétaro kaj San Luis Potosí, inter aliaj.

Interŝanĝo de ĉokolado aŭ tradicia meksika dolĉaĵo estis amuza inter la partoprenintoj. Ankaŭ denove okazis tombolo, inter la donacoj estis libroj, skatolo da ĉokoladoj (donacita de Guadalupe Vega) kaj kelkaj esperantaĵoj (kiel algluiloj kaj poŝkartoj). Mirinde estis ke la plej granda kvanto de la partoprenintoj estis MEF-anoj.

Tiu fakto certigas ke la esperanta movado en Meksiko daŭre kreskas kaj vivas, danke al ĉiuj personoj kiuj jaro post jaro aldoniĝas al nia federacio.

Koran dankon al ĉiuj kiuj ebligis, amuzigis kaj ĝuis la renkontiĝon kaj ĝis la venonta Zamenhof-tago!

* Verkita de Morayma Martínez

Categorías: