Uzantoj de lernu.net, bv. voĉdoni!

Por la konkurso okaze de 100 000 registritaj uzantoj la teamo de lernu! ricevis multajn belajn konkursaĵojn. Kaj nun estas lanĉita la voĉdonado por elekti la plej belajn laborojn, kiuj ricevos la premiojn. Voĉdonu vi mem kaj invitu ĉiujn viajn amikojn fari tion. Atentu, ke voĉdoni rajtas nur registritaj uzantoj de la paĝaro. http://lernu.net/konkurso/
Amike, La teamo de lernu!

Categorías: