Venonta Esperanta renkontiĝo en Distrito Federal, la 23an de majo

La esperanta grupo de Meksikurbo kaj sia Metropola Zono invitas ĉiujn interesulojn al nia renkontiĝo, kiu okazos la venontan sabaton, la 23an de majo 2009, je la 13:30h. en la restoracio nomata “Fernando’s”; ĝi estas pli malpli je 50 metroj for de la metrostacio “Miguel Ángel de Quevedo”, kiu apartenas al la linio 3; Indios Verdes – Universidad.

Adreso:
Miguel A. de Quevedo No. 99
Col. Chimalistac.

Telefonnumeroj:
5662 4079 kaj 5663 0023

Ni parolos pri interesaj temoj kiel la okazigo de la 10ª Meksika Esperanta Kongreso je la sekvonta monato en UNAM. Venu, konu novajn esperantistojn kaj praktiku la lingvon!

Ni petas al vi konfirmi vian ĉeeston skribante mesaĝon al nayitamtmt@hotmail.com ankaŭ vi povas telefoni al (044) 5514753963.
Kontaktu nin se vi bezonas pli da informoj.

Categorías: