Venontan novembron ni okazigos meksikan Esperanto-kongreson en Puebla

Post paŭzo de kvin jaroj kaj danke al iniciato de Iván Deance kaj Verónica Vázquez, Meksika Esperanto Federacio decidis okazigi denove nacian kongreson en Meksiko kun la celoj: integri la meksikan movadon, aktivigi la esperantoparolantojn, videbligi Esperanton al ĝenerala publiko, kuraĝigi la novajn lernantojn uzi la lingvon vizaĝ´ al vizaĝ´, instigi la homojn plibonigi la lingvan nivelon.

La kongreso okazos en la urbo Puebla, en instalaĵoj de la plej grava universitato de la provinco: la Benemérita Universidad Autónoma de Puebla (BUAP), en la Fakultato pri Komuniksciencoj, pli precize en ĝia nomata “Complejo Cultural Universitario”.

Multaj farendaĵoj ankoraŭ estas, tamen ni jam povas anonci sekvajn gravaĵojn:

Dato: Inter la 16a kaj 18a de novembro 2018.

Ĝenerala temo: “Interkultura komunikado kaj internacia perado”.

Ni ege dankas universitatestrojn de BUAP pro malfermi ĝiajn pordojn al Esperanto. ¡¡Bv. esti atentaj pri baldaŭaj komunikaĵoj, ni publikigos tion en la retpaĝo de MEF!!

Categorías: