Venontan sabaton estos nia junia renkontiĝo en la Ĉefurbo de Meksiko*

En la venonta sabato, la 11an de junio, estos nia sesa renkontiĝo de la jaro por esperantoparolantoj kaj homoj, kiuj interesiĝas pri la lingvo. Tio okazos en unu el la plej grandaj urboj de la mondo, la ĉefurbo de Meksiko.

La rendevuo estas je la 16a hr. en la kafejo “La Tregua”, kies adreso estas:

Calz. México-Tacuba 409

Col. Popotla, tre proksime de la metrooPopotla”, linia blua.

Kion ni faros ĉifoje?

  1. Praktiki la lingvon,
  2. integri novajn ulojn al la teamo,
  3. renkontiĝi kun novaj kaj malnovaj amikoj,
  4. babili pri temoj je via intereso ekzemple, pri tio, kio okazas nacie kaj internacie en la Esperanta movado.

Krome la ĉefa temo de la renkontiĝo estos “Kiel (super)vivi en tia grandega urbo? Certe vi povos kontribui per interesaj spertoj, kiel enloĝanto de tiu urbo kiu, kune kun la metropola zono, havas pli ol 25 milionojn da enloĝantoj. Problemoj kiel la poluo, bruo, malsekureco, trafiko, ktp. estas ĉiutagaj, tamen ankaŭ estas pozitivaj punktoj kiel la ekzisto de edukaj, kulturaj, distraj, centroj kaj ĉiaj servoj, kion vi opinias?

Kaj en la venontaj okazoj… ni havos aliajn surprizojn:

9a de julio

13a de aŭgusto

10a de septembro

Kaj pli…

Ĉu vi estas komencanto? Partoprenu! Ni helpos vin paroli, perdi la timon kaj integri vin al la teamo.

Se vi havas dubojn, bv. voki al poŝtel 5540043941.

ĈEESTU!

* Verkita de Mallely Martinez. Organizas: Ana Luisa Velasco.

 

Categorías: