Venu al la meksika festo en Guadalajara, 16an de septembro*

Kiam?: la 16an de septembro, je la 19ah.

Kie?: Ĉe Edgar kaj Ulises en la kvartalo Moderna, Guadalajara, Jal.

Nepras konfirmi vian ĉeeston ĉe Facebook: https://www.facebook.com/events/955650844477061/

Ni meksikumos kaj profitos festi la naskiĝtagon de Kati!

Festu kun ni la meksikan sendependencon! La sendependenc-tago estas la plej grava nacia festo en Meksiko. Oni fiere festas nian landon kaj ĝiajn kutimojn kaj tradiciojn tamen por ni tiu estas iel preteksto por renkontiĝi kaj esperantumi.

La manĝaĵo estas ege grava en iu ajn festo, pro tio ni manĝos tradiciajn pladojn: takojn kaj pozole-on. Se vi estas vegetarano bv. komenti tion ĉe Facebook-a paĝo, ni kunportos ankaŭ vegetarajn takojn kaj pozole-on.

Bonvolu viziti la Facebook-an paĝon (supre menciita) por pli da informoj.

*Verkita de Edgar López.

Categorías: