Venu al la plej grava festo de la jaro; la Zamenhofa Tago! 13an de decembro en DF.*

Meksika Esperanto Federacio invitas ĉiujn al nia tradicia “Zamenhofa tago” aŭ “Tago de la Libro”, kiu okazos dimanĉe la 13an de decembro je la 12ah. en la “Esperanta Domo”.

Ni kontraktis manĝoservon por kune manĝi je la 15ah. La kosto por ĉiu estos sekva:

Por aktivaj membroj de Meksika Esperanto Federacio: $100.00 (cent meksikaj pesoj)

Por ne aktivaj membroj: $125.00 (cent dudek kvin meksikaj pesoj)

Bv. konfirmi ĉeeston al informacion@esperanto-mexico.org , vi devas antaŭpagi vian manĝon plej malfrue en la 7a de decembro, ĉar ni mem devas antaŭe pagi la servon. 

Bv. deponi la monon al la konto de MEF jam konata.

Ĉifoje ni volas denove interŝanĝi esperantaĵojn. Partopreni en tiu interŝanĝo ne estas deviga sed libervola, vi povas aĉeti bonan kaj relative malmultekostan materialon en nia libroservo kaj kiel en ĉiu Zamenhofa tago, MEF havos por la partoprenantoj kelkajn surprizojn.

Ni esperas renkonti vin tiam. Feliĉan Zamenhofan Tagon!

Verkis: Mallely Martínez. Organizas: MEF kaj Guadalupe Vega. Bildo: Eder Benedetti.