Venu al nia renkontiĝo en la Tregua, sabate la 9an de aprilo, 16h.*

Tiom rapide pasis la monato!!! Sed ĉio havas avantaĝojn ĉar tre baldaŭ ni povos revidi nin en la Tregua por praktiki Esperanton, amikiĝi, amuziĝi, ludi, ktp. 

Ne forgesu ke la kunvenon ni okazigos la venontan sabaton, la 9an de aprilo kiel kutime je la 16a horo en “La Tregua” ĉefurbe de la lando. La kafejo “la Tregua” estas en: Calz. México-Tacuba 409. Col. Popotla, tre proksime de la metroo “Popotla”.

La ĉefa temo de la kunveno estos “Cervantes kaj Ŝekspiro”, kial? Ĉar en tiu ĉi monato, pli precize la 23an, ni festas la Tagon de la libro, kiu devenas de la forpaso en tiu tago, sed de 1616, de tiuj du grandaj verkistoj. Kompreneble ni ankaŭ parolos pri aliaj interesaj temoj, kiujn vi mem povas proponi.

Kaj en la venontaj renkontiĝoj… ni havos aliajn surprizojn:

14an de majo 

11an de junio

9an de julio

13an de aŭgusto

10an de septembro kaj pli…

Ĉu vi estas komencanto? Partoprenu! Ni helpas vin paroli kaj perdi la timon kaj integriĝi al la teamo.

Se vi havas dubojn, bv. poŝtelefoni al 5540043941.

PARTOPRENU!

* Verkis: Mallely Martinez. Organizas: Ana Luisa Velasco.

Categorías: