Venu la 8an de oktobro al la Ĉefurbo de Meksiko por praktiki esperanton*

La tempo estas senĉesa kaj tiel ni alvenis al la deka renkontiĝo de la jaro, ni ĝojas ke nian kunvenoj por praktiki la lingvon estas sukcesaj kaj pro la daŭra integriĝo de novaj uloj al la teamo.

Do ne malĉeestu! Ni vidos nin la venontan sabaton, en la 8a de oktobro je la 16a h. en la kafejo “La Tregua”, kiu estas en: Calz. México-Tacuba 409, tre proksime de la metrooPopotla”, linio blua, en la ĉefurbo de la lando.

Ĉiu persono rajtas ĉeesti, kaj esperantoparolantoj, komencantoj, homoj kiuj interesiĝas pri la lingvo kaj akompanantoj.

Kion ni faros ĉifoje?

- Ni babilos pri temo de la ĉiutaga vivo: kiu estas via fako?

- Ni havos la honoron ricevi eksterlandan esperantoparolanton, kiu spertas en la E-movado.

- Ni renkontiĝos kun malnovaj kaj novaj geamikoj.

- Ni parolos pri novaĵoj en la esperantista mondo.

Do integriĝu! Venu en la venonta sabato kaj en sekvontaj datoj:

12an de novembro

10an de decembro

Ĉu duboj, demandoj? Telefonu aŭ skribu mesaĝon al poŝtel. 5540043941.

NI ATENDAS VIN!

* Verkita de Mallely Martinez. Organizas: Ana Luisa Velasco.

Categorías: