Veterana, meksika esperantisto Mario Pimentel Silva forpasis*

Mario Pimentel Silva naskiĝis en la 25a de februaro 1936 en Minatitlán, Veracruz tamen li loĝis ĝis la adolesko en la urbo Orizaba samprovince, poste li translokiĝis al la ĉefurbo de la lando, kie li komencis studi kemion, tamen li forlasis ĝin ĉar li malkovris lian preferon por la psikologio, tial li studis ĝin, ĝis la grado de magistro, en la Universitato Nacia Aŭtonoma de Meksiko (UNAM).

Li laboris private en klinika psikologio, en UNAM kiel alvokiĝa orientisto, krome li instruis sian fakon dum pli ol 25 jaroj en la “Escuela Nacional Preparatoria” apartenata al la sama universitato.

Inteligenta, nekvietigebla, klera homo, kun oftaj deziroj kompreni kaj profundigi je ĉiu ajn temo, Pimentel tre interesiĝis pri lingvoj kaj scienc-fikciaj legaĵoj. Inter liaj plej ŝatataj hobioj estis: danci, legi, skribi mallongajn rakontojn kaj poemojn.

Iam en la infanaĝo li aŭskultis la unuan fojon pri Esperanto ĉar patro de unu el liaj plej bonaj amikoj en la bazlernejo parolis la internacian lingvon. Oni ne scias ekzakte kiam li eklernis Esperanton, tamen li integriĝis kaj aktivis en la movado ekde la okdekaj jaroj.

Interesaĵo estas ke li plurfoje estis lernanto en klasoj de Esperanto donitaj en la kemia kaj jura fakultatoj de UNAM inter 2008 kaj 2010, certe li amis tiom la universitaton kiom esperanton.

Pimentel mortis en la 22a de februaro 2017 pro koraj problemoj. Ni sendas kondolencojn al liaj familianoj, amikoj kaj esperantoparolantoj, kiuj lin konis kaj esperas ke iom post iom venos la rezignon pro lia pereo.

* Ĉefe verkis María de la Luz Munguía Castillo, kunverkanto kaj tradukanto: Mallely Martínez M.

Categorías: