Vintra Esperanto-Kurso ĉe la Ĥemia Fakultato

La Ĥemia Fakultato de UNAM estis ejo por vintra kurso de Esperanto. Kun preskaŭ 20 gelernantoj ekis kurso por komencantoj. La dusemajna kurso okazis ĉiutage de la 12a ĝis la 13a horo kaj duono. Dek kvin horoj da studado estis sufiĉaj por klarigi la ĉefajn regulojn kaj sciigi bazan vortaron de la internacia lingvo al la studantaro, kiu konsistis ĉefe el universitatanoj. Kvankam la kurso estis direktata al komencantoj, ĝin partoprenis gelernantoj, kiuj antaŭe jam studis la lingvon por perfektigi ilian konon de la internacia lingvo.

Categorías: