Vintra kurso de Esperanto, januaro 2010

Gelernantoj, januaro 2010Tiun ĉi vintron denove estis kurso de Esperanto en la Ĥemia Fakultato de la UNAM. La kurso okazis de la 18a ĝis la 29a de januaro en la klasĉambro B-302. Ĉiutage je la 8a matene malgraŭ la malvarma vetero kvin gelernantoj ĉeestis por lerni la internacian lingvon per la rekta metodo. Dum du semajnoj ili konis, komprenis kaj lernis la bazan gramatikon de Esperanto kaj ankaŭ malgrandan vortareton. Bedaŭrinde tiuj dumferiaj kursoj ne daŭras multe kaj la tempo ne sufiĉas por pli profundigi la studadon tamen la partoprenantoj esprimis sian deziron plilongigi la kurson en aliaj tagoj kaj horo.

La gvidinto de la kurso, Inĝ. Daniel Moreno, tre feliĉas kaj ĝojas la rezulton de la kurso kaj dankas al la partoprenintoj, al la fakultataj aŭtoritatoj, kaj al la geamikoj, kiuj kuraĝigas lin sekvi tiun ĉi fruktodonan vojon.Vintra kurso de Esperanto, januaro 2010

Categorías: