Zamenhofa tago en la ĉefurbo de Meksiko, dimance, la 21an de decembro

Meksika Esperanto Federacio invitas ĉiujn esperantajn parolantojn kaj personojn, kiuj interesiĝas pri la lingvo al nia tradicia “Zamenhofa tago” aŭ “Tago de la Libro”, kiu okazos dimanĉe la 21an de decembro je la 11a30 h. en la “Esperanta Domo”, kiu troviĝas en San Pedro de los Pinos, Ĉefurbo de Meksiko. Por ricevi la adreson nepras konfirmi ĉeeston al festomek2013@esperanto-mexico.org

La homoj devas kunporti manĝaĵetojn kaj trinkaĵojn por kundividi. Bv. ne veni kun malplenaj manoj, estas grave ke ĉiuj kunlaboru.

Ĉifoje ni volas denove interŝanĝi esperantaĵojn. Partopreni en tiu interŝanĝo ne estas deviga sed libervola, vi povas aĉeti relative malmultekostan materialon en nia libroservo kaj tiel la homoj estos feliĉaj kaj MEF havos enspezojn pro tiu kialo, ni proponas ke la prezo de la interŝanĝaĵo estu inter $35.00 kaj $70.00

Tiam ni ankaŭ profitos transdoni KER atestilojn al tiuj, kiuj ĉijare faris la ekzamenon en Tecámac kaj sukcesis ĝin.

Ni esperas renkonti vin tiam. Memoru ke estos bona okazo por (re)aliĝi al MEF por la jaro 2015. La jara kotizo dependas de en kiu kategorio vi troviĝas, iru al la sekva ligo por scii pli pri avantaĝoj kaj kotizoj http://www.esperanto-mexico.org/eo/membreco

La personoj, kiuj ne povas ĉeesti bv. pagi sian kotizon plej eble baldaŭ al la konto de MEF: HSBC # 6284087436 nome de Morayma Martínez Mateos.

Feliĉan Zamenhofan Tagon!

Categorías: