KER-Ekzameno
Universala Esperanto-Asocio (UEA) ellaboris en 2008 la KER-ekzamenon (el la akronimo en Komuna Eŭropa Referenckadro). La KER-ekzameno estas skribita tute en Esperanto, ĝi estas disponebla je 3 niveloj, por la baza nivelo (B1), por la meza nivelo (B2), kaj por la superaj niveloj (C1 kaj C2). Por ĉiu el la niveloj estas la skriba ekzameno, la parola ekzameno, kaj la kompleksa ekzameno (kiu inkluzivas kaj la skriban kaj la parolan ekzamenon).
Por sukcese trapasi la ekzamenon, minimumo de 60% estas postulata, kaj minimumo de 40% devas esti atingita en la plej multaj el la sekcioj, kiuj konsistigas la ekzamenon.
Se vi volas scii pli pri la KER-ekzameno en Esperanto, vizitu la paĝon Edukado.net kaj en la rubriko "Ekzamenoj" vi povas trovi datojn, kostojn, dokumentojn por taksi vian nivelon en Esperanto, instruplanojn por ĉiu nivelo, provaĵajn ekzamenojn kaj pli informoj. Se vi havas demandojn, kontaktu nin kaj ni volonte helpos vin.
Tutmonda Ekzamentagoj
Ekde 2012 estas organizataj la tiel nomataj "Tutmonda Ekzamentagoj", en kiuj pluraj urboj el diversaj landoj samtempe okazas la ekzameno, solvante la saman ekzamenon. Krom la mondaj kunsidoj, ekzistas la ebleco trapasi la ekzamenon en iuj naciaj kaj internaciaj kongresoj, kiel ĝi tradicie okaza en la Universala Kongreso. En 2022, dum la monato junio, la ekzameno okazis interrete unuafoje, malfermante la eblecon partopreni al homoj el la tuta mondo.
Atestilo
Ĉiu ekzamenkandidato, kiu sukcese trapasas la ekzamenon, ricevas atestilon (en 4 lingvoj, Esperanto, angla, franca kaj germana) pri sia kono de la lingvo Esperanto. La atestilo estas eldonata de la ŝtata universitata lingvocentro ORIGÓ, en Hungario.