Konversaciaj kursoj por niveloj B1 kaj B2

Post la sukceso en la lastaj konversaciaj kursoj, Meksika Esperanto Federacio decidis daŭrigi la agadon kaj malfermi novajn tiajn kursojn por apogi homojn, kiuj celas plibonigi siajn parolan kaj aŭskultkomprenan kapablojn.

Ni havos 2 malgrandajn grupojn por homoj, kiuj troviĝas en meza nivelo, tio estas B1 kaj B2 laŭ Komuna Eŭropa Referenckadro.

En ambaŭ kursoj, laŭnivele, ni ja traktos tiklajn gramatikaĵojn, tamen la ĉefa celo estos paroligi kaj aŭskultigi la partoprenantojn pri plej diversaj temoj ne nur de la ĉiutaga vivo sed ankaŭ pri specifaj proponataj de la kursanoj.

Jen detaloj pri ĉiu nivelo:

Nivelo B1

komenciĝos: la 1an de majo 2021

finiĝos: la 3an de julio 2021

horaro: Sabate, inter la 10a ĝis la 11a30h, laŭ meksikcentra horo (UTC -5).

aliĝilo troviĝas ĉe: https://docs.google.com/forms/d/e/1FAIpQLSeKOgrXPRoazWw4jhHOwaYGJA9DBCIuiENOI9qXqvRuBmKRyQ/viewform?vc=0&c=0&w=1&flr=0

Nivelo B2:

komenciĝos: la 2an de majo 2021

finiĝos: la 4an de julio 2021

horaro: Dimanĉe, inter la 10a ĝis la 11a30h, laŭ meksikcentra horo (UTC -5).

aliĝilo troviĝas ĉe: https://docs.google.com/forms/d/e/1FAIpQLSeZYYs2dQfo2cBE-I9H1zUaqNHiMiX_55srESDeszUTWQe4jg/viewform?vc=0&c=0&w=1&flr=0

La kurskotizo estas $400.00 (kvarcent meksikaj pesoj) aŭ 22 UDS. Bv. fari deponon aŭ elektronikan ĝiron al: 

Banko HSBC, konto: 6284087436 je la nomo de Morayma Martínez Mateos, kasisto de MEK, 

Clabe: 021180062840874362 

en OXXO: Banco HSBC, kartonumero 4213 1660 9757 3608 

en la konto de MEF ĉe UEA: mefa-h 

Eblas pagi pere de PayPal, tamen vi devas aldoni 10% pro malkleraĵoj de la enterpreno kaj, eventuale, la monŝanĝo de aliaj valutoj. Bv. eniri en vian konton kaj peti ĝiri monon al kasisto@esperanto-mexico.org . Post pago de kotizo, bv. sendi skanajxon aŭ ekrankopion de pagpruvilo.

Atentu ke pro la karaktero kaj celo de la kurso, ni akceptos tre limigitan kvanton da partoprenantoj, la limdato por aliĝi kaj pagi estas en la 28an de aprilo aŭ kiam la grupoj pleniĝos.

Ĉu vi havas dubojn, demandojn aŭ ĉu vi dubas pri via nivelo? Skribu al estraro@esperanto-mexico.org aŭ sendu WhatsApp al +52 55 1475 3963.

Bonvenon!!!!

Categorías: