Español
Esperanto
Kursoj en niveloj B1 kaj B2-C1 survoje al KER ekzameno*
Meksika Esperanto Federacio (MEF) invitas vin aliĝi al kursoj, kiuj celas helpi la partoprenantojn plifirmigi konojn pri la lingvo kaj akiri diversajn komunikajn lertecojn, tiel ke la homoj havos la eblon aliĝi kaj trapasi KER-ekzamenon, kiu okazos en la ĉefurbo de Meksiko en la 26a de novembro 2022.
Ne paniku! Se vi aliĝas al kurso, tio NE signifas ke vi devas aliĝi al ekzameno, sed ni certigas vin ke vi plu lernos Esperanton.
Ni havos du grupojn kun limigita kvanto da gelernantoj.
Por nivelo B1:
De la 3a de oktobro ĝis la 25a de novembro 2022.
Pere de zoom en lundoj kaj vendredoj inter la 18:30a kaj 20ah. (UTC -5)
Aliĝilon vi trovos ĉe: Aliĝilo B1- Ekzameno
Por nivelo B2-C1:
De la 1a de oktobro ĝis la 23a de novembro 2022.
Pere de zoom en merkredoj inter la 18a30 kaj 20ah. kaj sabate inter la 10a kaj 11a30h. (UTC -5)
Aliĝilon vi trovos ĉe: Aliĝilo B2-C1 Ekzamenoj
Daŭrigo de la kursoj: 24horojn, dufoje semajne dum du monatoj.
Kotizo por partopreni en la kurso estas 700.00 meksikaj pesoj aŭ 37USD, tamen se vi aliĝas kaj sukcesas la KER-ekzamenon, vi povos uzi kuponon je 25% de la kurskotizo, kiun vi povos uzi por estontaj kursoj aŭ vi ricevos senpagan aliĝon al la asocio por la jaro 2023.
Bv. fari deponon aŭ elektronikan ĝiron al:
Banko HSBC, konto: 6284087436 je la nomo de Morayma Martínez Mateos, kasisto de MEF,
Clabe: 021180062840874362
en OXXO: Banco HSBC, kartonumero 4213 1660 9757 3608
en la konto de MEF ĉe UEA: mefa-h
Eblas pagi pere de PayPal, tamen vi devas aldoni 10% pro malkleraĵoj de la enterpreno kaj, eventuale, la monŝanĝo de aliaj valutoj. Bv. eniri en vian konton kaj peti ĝiri monon al kasisto@esperanto-mexico.org . Post pago de kotizo, bv. sendi skanaĵon aŭ ekrankopion de pagpruvilo.
Ĉu duboj, demandoj? Skribu al estraro@esperanto-mexico.org aŭ WhatsApp mesaĝon al +52 55 1475 3963
Do, rapidiĝu! La limdato por plenigi aliĝilon kaj pagi kotizon estas vendrede, la 30an de septembro.
* Organizas: Meksika Esperanto Federacio.
- Ensalutu por aldoni komentojn