15-a Meksika Esperanto-Kongreso

La 15-a Meksika Esperanto-Kongreso okazos en Guadalajara, 17a – 20a de aprilo*
Ĉu vi memoras niajn pasintajn, virtualajn kaj personajn renkontiĝojn, dum kiuj ni babilis pri kiom feliĉaj ni estus, se ni denove havus nacian kongreson? Eble vi neniam estis en tia aranĝo kaj vi ŝatus vivi tiun unikan sperton?
Finfine ni kongresumos denove, ni revidos karajn amikojn persone, renkontos novajn entuziasmajn lernantojn kaj parolantojn de la internacia lingvo kaj malkovros kune kiel teknologio rapide ŝanĝas niajn vivon kaj agadojn.
Meksika Esperanto Federacio (MEF) kaj lokaj organizantoj ĝoje invitas vin al la 15-a Meksika Esperanto-Kongreso (MEK), kiu okazos inter la 17a kaj 20a de aprilo 2025 en “Centro Educativo de la Lotería Nacional”, en la centra zono de Guadalajara, Jalisco.
Ĉi-okaze ni renkontiĝos por kunhavi sukcesojn, aventurojn kaj travivaĵojn pri kiel la, tiel nomata, “nova normalo” miksas virtualan, personan kaj hibridan spertojn devigante nin uzi multege da informadikaj aplikaĵoj kaj teknikiloj en la ĉiutaga vivo.
Danke al tiu ĉi “nova normalo” nia kara lingvo Esperanto disvastiĝas mondskale kaj ni, la esperantoparolantoj, utiligas tiun eblon por atingi amaskomunikilojn, sociajn retojn, fari retajn kursojn kaj havi rektan kontakton vid’- al vid’ kun homoj de la plej malproksimaj lokoj de la mondo.
Konklude nia agad’ kaj lernadmanieroj ŝanĝiĝis, tial kiel ĉefan temon de la 15a MEK ni elektis: “Novaj Teknologioj por Lernado”, kune kun ĝi ni pritraktos aliajn movadajn, instruajn, kunlaborajn temojn por plibonigi la nacian kaj, sekve, la internacian movadojn rekonante malnovajn kaj novajn defiojn.
La programo de la 15a MEK enhavos diversajn erojn:
● Prelegojn pri la ĉefa temo de la kongreso.
● Prelegojn pri movadaj temoj.
● Atelierojn.
● Rondotablojn.
● Kursojn por komencantoj kaj komencintoj.
● Ludojn.
● Artajn aranĝojn.
● Ekskursojn kaj distrajn programerojn.
● Asembleon.
● Libroservon.
Estos nekomparebla ŝanco por plulerni kaj praktiki Esperanton, konatiĝi kun homoj de diversaj partoj de Meksiko kaj eĉ kun E-parolantoj de aliaj landoj, rekontakti entuziasmajn homojn, rememori malnovajn tempojn kaj konstrui novajn ŝancojn por plifortigi la Esperantan movadon en Meksiko.
Konsideru, ke la evento okazos dum feriaj tagoj de Pasko, tial ni kuraĝigas vin baldaŭ okupiĝi pri transporto al Guadalajara kaj rezervi vian restadon plej rapide kiel eble, se vi bezonas ian helpon, ekzemple en la kazo de eksterlandanoj bv. kontakti nin, skribu al estraro@esperanto-mexico.org Jen sube la kongreskotizoj:
kongreskotizoj:
A= Homoj, kiuj loĝas en Meksiko, Latinameriko kaj Afriko.
B= Homoj, kiuj loĝas en Usono, Kanado, Eŭropo kaj en landoj ne menciitaj en la kategorio A.
* Ĉu vi ankoraŭ NE estas MEF-ano sed volas aliĝi al la asocio? Iru al jena ligo por ekscii kiel membriĝi: https://www.esperanto-mexico.org/eo/membreco
**Homoj ĝis 29 jaraĝaj.
Bonvolu konsideri, ke la kongreskotizoj NE estas redoneblaj, estas en meksikaj pesoj kaj NE inkluzivas manĝaĵojn, tranoktejon nek specialajn ekskursojn.
EK!!! Aliĝu al la 15a Meksika Esperanto-kongreso, bv. plenigi la kongresaliĝilon, kiu troviĝas en la sekva ligo: https://forms.gle/JJPUWQyCxbUCPmkG8
Kaj se pro iu ajn kaŭzo ne eblas al vi ĉeeste partopreni, eblas apogi nin per donacoj.
Pagu vian kotizon kaj/aŭ donacon pere de la jenaj pagmetodoj:
Pagmetodoj:
- Depono en banko aŭ elektronika ĝiro:
Banko HSBC
Konto: 6284087436
Nome de Morayma Martínez Mateos, kasistino de MEF
Clabe: 021180062840874362 - Pago ĉe OXXO:
Banko HSBC, kartonumero: 4912 8231 3141 7952 - Pere de PAYPAL:
kasisto@esperanto-mexico.org . Tamen atentu, ke se vi elektas pagi tiel, vi devas aldoni 10% pro malkleraĵoj kaj eventuala monŝanĝo de aliaj valutoj. - Kontanta mono persone:
Dum renkontiĝoj bv. doni vian kotizon al Mallely Martínez aŭ Víctor Sombra.
Post via pago sendu la konfirmilon / skanon per la reto al: estraro@esperanto-mexico.org aŭ al 55
1475 3963.
Ĉeestu, divastigu, donacu, kunlaboru! Ajnaj komentoj, demandoj aŭ proponoj estas bonvenaj. Restu atenta al pliaj informoj kaj novaĵoj pri la kongreso, ĝi certe estos evento plena da lernado, avangardo, inspiro kaj, kun via partopreno, neforgesebla okazaĵo.
Estas tempo revidi unu la alian kaj plej bonas fari tion dumkongrese!
* Organizas: La estraro de MEF, aktivaj membroj de la asocio kaj Esperanto GDL.