De tempo al tempo venas demandoj al la Estraro de MEF rilate al la temo “aliĝo – aparteno de la asocio al Pakto de la Esperanta Civito”. Ĉi sube estas informoj pri tiu temo.
En la ĝenerala asembleo de MEF okazinta en 2008, dum la 9ª Meksika Esperanto Kongreso en Aguascalientes, la aktivaj membroj diskutis pri la temo “Ĉu MEF estas en la Pakto por la Esperanta Civito”, la decido “aliĝi” onidire okazis en 2006 dum MEF-kunveno. Estis grupeto de ĉirkaŭ 5 personoj, inter ili, nur du el la tiamaj leĝaj MEF estraranoj, tamen ni konstatis ke NE EKZISTAS pruvoj pri la aliĝo de MEF al la menciita “Pakto”, eĉ la tiama leĝa prezidanto de MEF, Jorge Luis Gutiérrez Galván, deklaris ke li ne sciis ion pri la temo.
Ne ekzistas pruvo ke oni leĝe invitis la asembleon, NE ekzistas PROTOKOLO de la kunsido. Do, la ĝenerala asembleo en 2008 konsideris ke NENIAM estis iu ajn “aliĝo” al la Pakto por la Esperanta Civito. Ĉiel la asembleo proponis voĉdoni ĉu MEF estu/restu parto de la Pakto por la Esperanta Civito? La rezultoj de tia voĉdonado estas sekve: NE: 69.3%, JES: 19.2%, SINDETENOJ: 7.7%, NULIGITAJ: 3.8%
Fakte en la leĝaj statutoj de “Federación Mexicana de Esperanto, AC” estas menciita tiu fakto. Kompreneble ĝi estas en la hispana sed jen ni prezentas al vi en Esperanto du gravajn partojn:
Laŭ diversaj informoj, Vicente Valdés Bejarano, meksika esperantisto, volas starigi novan meksikan Esperanto-asocion, kiu TUTE NE rilatas al Meksika Esperanto Federacio. Vicente Valdés Bejarano estis iama aktiva membro de MEF sed pro liaj gravaj bedaŭrindaj trompoj faritaj al la asocio, en julio 2008 ni akceptis lian disiĝon sekvante la dek unuan klaŭzon “b” de niaj leĝaj statutoj en kiu mencias: personoj kiuj “…faras aferojn, kiuj kontaŭas al la celoj de la asocio aŭ malhelpas, obstaklas iliajn atingojn…” povos esti forigitaj.
Esperantistoj, kiuj volas scii pli detale pri la temo bv. kontakti nin.
Subskribas: La estraro de Meksika Esperanto Federacio
Bonvenon al la paĝo de Meksika Esperanto-Federacio!!!
Sur la paĝoj vi trovos ĉiujn gravajn informojn rilate al Esperanto, rilate al MEF (Meksika Esperanto-Federacio) kaj Meksiko. Se vi estas meksikano aŭ eksterlandano kiu vivas en Meksiko ni petas vin aliĝi, subteni kaj kunlabori kun ni, se vi venas de eksterlando ni petas vin helpi al nia movado finance, morale kaj per kontaktoj kaj uzo de Esperanto. Venu kaj vizitu nin, vizitu la Esperanto-grupojn de Meksiko, vizitu la belan landon Meksiko. Ĝi estas unu de la plej kulturriĉaj landoj de la tuta mondo kaj vi miros pri ĝiaj homoj, pri ĝia historio kaj ĝia natura beleco.
Sincere;
La teamo de MEF.
Kontaktu nin estraro@esperanto-mexico.org