Select language

La 98a Universala Kongreso de Esperanto estos julie ĉijare en Rejkjaviko, Islando*

La 98a Universala Kongreso de Esperanto okazos ĉi jare en Rejkjaviko, Islando inter la 20a kaj 27a de julio. Kiel kongresejo la partoprenantoj uzos la koncertejon “Harpa”, bela, tute nova, moderna kaj komforta konstruaĵo.

La ĝenerala temo estas: “Insuloj sen izoliĝo: por justa komunikado inter lingvokomunumoj”, la programo estos kiel ofte ege interesa, en la dua bulteno vi trovos informojn pri loĝado, ekskursoj, bankedo, programeroj, ktp. http://uea.org/pdf/db_2013_rejkjaviko.pdf

Certe estos partoprenantoj de ĉiu kontinento, kiel ofte, granda kvanto da francoj, germanoj kaj japanoj ĉeestos sed ankaŭ oni povos interparoli kun homoj de landoj kiel Bosnio, Gvajano, Hinda Unio, Irano, Mongolio, Pakistano, Serbio, Turkio, inter aliaj. Kompreneble Meksiko ankaŭ partoprenos.

Iru al la sekva ligo por spekti filmeton pri Islando http://www.youtube.com/watch?v=9-uTbbK0rdE kaj vidi kial indas viziti la landon.

Ĉu vi havas demandojn pri UK? Bv. skribi al kongresoj@co.uea.org

* Verkita de Mallely Martínez.

Categorías

SES okazos en Martin, Slovakia, julie 2013*

Somera Esperanto-Studado (SES) estas renkontiĝo kreata de “E@I”, ĝi okazas ekde 2007 ĉefe kun la celo plibonigi la lingvan lernadon – nivelon de la partoprenantoj. Ĝi okazos ĉijare inter la 12a kaj 20a de julio en la urbo Martin, Slovakio. Martin troviĝas en la norda parto de la lando.

La programo konsistos ĉefe je:

  • Antaŭtagmeze: instruado pri Esperanto;
  • Posttagmeze: ekskursoj, prelegoj, manlaboroj, sportoj, laborgrupoj ktp.;
  • Vespere: Nacia kaj Internacia Vesperoj, koncertoj, filmo-spektado, diskoteko...

La Esperanto-instruadon gvidos spertaj Esperanto-instruistoj en 5 grupoj, laŭ la lingvo-nivelo.

Ĉu vi volas pli da informoj? Bv. iri al la retpaĝo de SES, kie vi trovos informojn pri tranoktejoj, kotizo, programeroj, ktp. http://ses.ikso.net/

* Informoj prenitaj de diversaj fontoj, inter ili vikipedio kaj retpaĝo de SES.

Categorías

46a Konferenco de ILEI estos en la Esperanta Urbo

La 46a Konferenco de la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI) havos ĉijare la ĝeneralan temon: “Instruado de Esperanto al ĉiuj generacioj” kaj ĝi okazos en Herzberg, la Esperanta Urbo troviĝanta en Germanio.

Ĝi estos inter la 12a kaj 18a de julio, ĝuste semajno antaŭla okazigo de la Universala Kongreso en Islando, pro tio la organizantoj planas komunan veturadon tien.

La kotizoj dependas de kie loĝas la partoprenanto kaj de la aliĝdato. Pliajn informojn kiel loĝebleco, ekskursoj, programo, kotizojn, ktp. vi trovos ĉe

http://ilei-konferenco.esperanto-urbo.de/page.php?pid=51716637

 

Categorías

Nord-Amerika Somera Kursaro de Esperanto okazos ĉe Norda Karolino ĉijare*

Ĉi-jare NASK okazos ĉe la Universitato William Peace en la centro de bela Raleigh, ĉefurbo de Norda Karolino. Venu de la 26-a de Junio ĝis la 5-a de Julio por ok tagoj da lernado, amuzo, kaj esplorado de la mirindaj muzeoj, restoracioj, butikoj, kaj sidejoj de la registaro, ĉiuj piede atingeblaj de la universitata kampuso.

Por havi pli da informoj, bv. viziti la oficialan paĝon de NASK ĉe http://esperanto.org/nask/

* Informoj prenitaj de la retpaĝo de NASK

Categorías

Partoprenu aprile la 7an Azian Kongreson de Esperanto en Jerusalemo*

Ĉijare la 7a Azia Kongreso de Esperanto okazos inter la 18a kaj 22a de aprilo en unu el la plej gravaj urboj de Israelo, en Jerusalemo.

La ĝenerala temo estas “Ekologio de paco - paca kunvivado de homo, medio kaj naturo”. La partoprenantoj povos ĝui diversajn prelegojn kaj pri la ĝenerala temo kaj pri aliaj, krome estos filmoj, koncertoj, dancado kaj por la vojaĝemuloj interese estos ke en ĉi evento oni planas fariekskurson ĉiutage.

Por havi pli da informoj, bv. viziti la trian bultenon ĉe la sekva ligo http://www.esperanto.org.il/dosieroj/ak2013tria-bulteno.pdf aŭ skribi al ak2013@esperanto.org.il

*Verkita de Mallely Martínez M.

 

Categorías

Kuba Esperanto-Renkontiĝo 2013*

Kuba Esperanto Asocio invitas vin partopreni en interesa aranĝo, kiu okazos inter la 13a kaj 17a de marto 2013 en feriejo “Los Cocos”, kiu estas en Playa Jibacoa. Legu parton de la programo kaj vi rimarkos kial indas ĉeesti!

La programo:

  • Kunsido de la Komitato de KEA; 
  • klerigaj aranĝoj (kursoj, seminarioj, ekzamenoj);
  • distraj aranĝoj (ekskursoj, ludoj, filmoj, konkursoj, danco-kursoj);
  • aktivulaj seminarioj (informado, financo, junularo);
  • fakaj aranĝoj (kunsidoj, prelegoj);
  • sportaj aranĝoj (volejbalo, futbalo, pedalboata konkurso, k.m.a.);
  • artaj aranĝoj (koncertoj, teatraĵoj);
  • diskoteko kaj ĉiutaga radioelsendo.

Krome via persona kontribuo certe ne rajtas manki en ĝi. Legu pli pri la evento en la aldonaĵo kaj planu vian partoprenon!

* Informoj ricevita al retadreso de MEF kadre de la organizantoj.

 

Categorías

Renkontiĝo en Distrito Federal, 26an de januaro je la 13a h.

Meksika Esperanto Federacio invitas vin al ia venonta renkontiĝo, kiu okazos la sekvan sabaton, la 26an de januaro je la 13a h. en la restoracio “Don Melchor”, kiu troviĝas en Plaza Melchor Ocampo #12 esq. Rio Nazas, Col. Cuauhtémoc, México D.FDon Melchor troviĝas relative proksime de la “Diana Cazadora”, la plej proksima metrostacio estas “Sevilla”, linio 1, kiu veturas de Observatorio al Pantitlán.

Praktiku Esperanton, renkontu geamikojn!!!! Eble akompanos nin Esperantoparolantoj, kiuj venas el Brazilo kaj Germanio.

Kiel ĉiam ĉiu pagos siajn manĝaĵojn kaj trinkaĵojn, la manĝo estas bonkvalita kaj ne multekosta. Kompleta manĝo kostas ĉ. $60.00 (meksikajn pesojn).

Ĉu demandoj? Skribu al informacion@esperanto-mexico.org , konfirmu vian ĉeeston en la retpaĝo de MEF ĉe Facebook kaj memoru ke tiam vi havos ankoraŭ la ŝancon (re)membriĝi al MEF havante 10% da rabato, Profitu!!!

Categorías