En la interreto estas tre diversaj kursoj por lerni Esperanton, oni povas trovi retejojn kiel Lernu , elŝuti al la telefono aplikaĵojn kiel Duolingo, aliĝi al interretaj aŭ ĉeestaj kursoj organizitaj de naciaj aŭ lokaj kluboj, legi lernolibrojn, ktp.
Esperanto-kluboj, federacioj kaj organizaĵoj estas tre aktivaj kaj kursoj estas organizataj tutjare por lernantoj de ĉiuj niveloj, de komencantoj ĝis spertuloj.
Niaj kursoj
La kursoj organizitaj de la Meksika Esperanto-Federacio (MEF) baziĝas sur la Komuna Eŭropa Referenckadro por Lingvoj (CEFR), kun la celo diskonigi konon kaj uzadon de la lingvo Esperanto.
La MEF okazigas kursojn por homoj kun neniu kono de la lingvo, kie temoj estas traktataj por lerni la alfabeton kaj la prononcon de literoj, bazaj strukturoj de simplaj frazoj, kaj gramatikaj temoj por kompreni la logikon de la lingvo; la MEF ankaŭ organizas kursojn por homoj, kiuj volas plibonigi siajn konversaciajn kaj aŭskultan kapablojn en Esperanto. La instruistoj estas atestitaj en Esperanto ene de la CEFR kaj pretas gvidi vin kaj respondi viajn demandojn en malstreĉa etoso. Vi vidos, ke Esperanto, krom simpla kaj logika lingvo, estas ankaŭ la pordo al komunumo de amikoj tra la tuta mondo.
En blogo-sekcio vi povas trovi la retnovaĵojn por scii pli pri kursoj por lerni Esperanton.
Lernu esperanton per Duolingo
Lernu Esperanton per 5 minutojn ĉiutage, tute senpage. Duolingo estas retejo por lerni la bazojn de lingvo per alloga ludo, kun celoj kaj poentoj por malŝlosi nivelojn. Iom-post-iom ĝi montros al vi de simplaj vortoj kaj frazoj ĝis temoj kaj frazoj por atingi mezan nivelon en Esperanto. Duolingo estas tre bona elekto por konatiĝi kun la sonoj, prononco kaj kreado de simplaj frazoj. Duolingo estas ankaŭ aplikaĵo, kiun vi povas elŝuti en vian poŝtelefonon.
Lernu!
Lernu.net estas plurlingva retejo (inkluzive hispane), kie vi trovos ilustritan rakonton pri fizika studento. La rakonto estas aŭskultebla kaj legebla samtempe. Vi povas vidi la signifon de vortoj poziciigante la musan montrilon super la vorto, kiun vi volas traduki. Ĝi estas bonega maniero, por ke vi alkutimiĝu al la sono, al la ritmo kaj al simplaj frazoj kaj esprimoj en Esperanto. Tiuj frazoj iom post iom fariĝas pli kompleksaj.
Krom la rakonto, Lernu prezentas klarigojn kaj gramatikajn konceptojn por klarigi, kion oni vidas en ĉiu ĉapitro, kaj por kompletigi la lernadon ĝi montras al vi ekzercojn por aserti tion, kion vi ĵus lernis.
La rakonto nomata "La Teorio Nakamura" estas bonega materialo por homoj, kiuj jam trapasis bazan Esperantan kurson, aŭ por kiuj jam trapasis la unuajn ĉapitrojn de Duolingo. Se vi ne konas la lingvon, la ĉefpaĝo montras iom da historio, la prononcon de la literoj kaj ĝeneralaĵojn de la lingvo.
Sendube, ĝi estas rimedo, kiun ĉiu studento de la lingvo devas eniri kaj uzi kiel referencan materialon por klarigi dubojn.
Esperanto per 12 lecionoj
Ĉi tiu eta kurso kun 12 lecionoj montras al vi simplajn tekstojn, bazajn vortojn, gramatikajn klarigojn kaj ekzercojn. Vi povas aŭskulti la legadon de la tekstoj kaj vidi la liston de novaj vortoj el ĉiu leciono. Bonega komenca punkto por lerni pri vortoj, pri kiel la lingvo sonas kaj pri gramatikaj konceptoj.