Select language

Praktiku Esperanton en DF, sabate la 15an de junio 17h.

Ni invitas vin al la renkontiĝo, kiu okazos la venontan sabaton, la 15an de junio je la 17a:00 hr. en la restoracio “Vips Copilco”, kiu troviĝas en Eje 10 Copilco, esq. Av. Universidad, la metrostacio pli proksima estas “Copilco”, linio 3, kiu iras de Indios Verdes al Universidad.

Profitu, paktiku la lingvon kaj plibonigu vian lingvan nivelon!!!!

Kiel ĉiam, ĉiu pagos sian manĝon, Vips havas vespermanĝojn, kiuj kostas ekde $39.00 (tridek naŭ meksikajn pesojn), oni servas vespermanĝon ekde la 18a h.

Ĉu demandoj? Skribu al informacion@esperanto-mexico.org aŭ poŝtelefonu al 5514753963 kaj ne forgesu konfirmi vian ĉeeston en la paĝo de la Federacio ĉe Facebook https://www.facebook.com/events/190647471100698/

Partoprenu kaj integriĝu al nia teamo!

Categorías

24an de majo ni vespermanĝos kune en Distrito Federal

Ni invitas vin al la renkontiĝo, kiu okazos la venontan vendredon, la 24an de majo je la 17a:45 hr. en la restoracio “Vips Cuauhtémoc”, kiu troviĝas en Av. Cuauhtémoc #19 local A, Col. Roma, tre proksime de la metrostacio “Cuauhtémoc”, linio 1, kiu iras de Observatorio al Pantitlán.

Profitu, paktiku la lingvon, revidu amikojn kaj trovu novajn!!!! Ĉifoje ni havos la ĉeeston de Alfredo Portillo kiu vizitas nin el Venezuelo.

Kiel ĉiam, ĉiu pagos sian manĝon, Vips havas vespermanĝojn, kiuj kostas ekde $39.00 (tridek naŭ meksikajn pesojn).

Ĉu demandoj? Skribu al informacion@esperanto-mexico.org aŭ poŝtelefonu al 5514753963 kaj ne forgesu konfirmi vian ĉeeston en la paĝo de la Federacio ĉe Facebook https://www.facebook.com/events/128977883968779/

Partoprenu kaj integriĝu al nia teamo!

Categorías

Vendrede, la 17an de majo estos renkontiĝo en la Ĉefurbo de Meksiko

Meksika Esperanto Federacio invitas vin al la renkontiĝo, kiu okazos la venontan vendredon, en la 17a de majo je la 17a:45 hr. en la restoracio “Vips Cuauhtémoc”.

Praktiku la lingvon kaj trovu amikojn!!!! Ĉifoje ni parolos pri la KER ekzamenoj, kiuj okazos venontjunie.

Ĉu demandoj? Skribu al informacion@esperanto-mexico.org kaj ne forgesu konfirmi vian ĉeeston en la paĝo de la Federacio ĉe Facebook https://www.facebook.com/events/487823947957870/

Partoprenu kaj integriĝu al nia teamo!

Categorías

Renkontiĝoj de la Oaxaca Esperanto-Klubo

Oaxaca Esperanto-Klubo invitas vin partopreni en siaj renkontiĝoj, kiuj okazas almenaŭ dufoje en la monato, ili estas en la biblioteko de la “Centro Académico y Cultural San Pablo” kiu troviĝas en: Independencia #904, Centro.

La venontaj estos la 23an de februaro kaj 9an de marto je la 17a:30 hr.

Se vi volas scii pli pri aktivecoj, datoj, horoj, ktp.Bv. skribi al oaxaca@esperanto-mexico.org aŭ telefonu al Gaby Reyes, ŝia poŝtelefono estas 951 118 11 24

Categorías

23an de februaro, renkontiĝo en la ĉefurbo de la lando

Meksika Esperanto Federacio invitas vin al nia venonta renkontiĝo, kiu okazos la sekvan sabaton, la 23an de februaro je la 14a h. en la restoracio “Don Melchor”, kiu troviĝas en Plaza Melchor Ocampo #12 esq. Rio Nazas, Col. Cuauhtémoc, México D.F. Don Melchor troviĝas relative proksime de la “Diana Cazadora”, la plej proksima metrostacio estas “Sevilla”, linio 1, kiu veturas de Observatorio al Pantitlán.

Praktiku Esperanton, renkontu geamikojn!!!! Tiun ĉi fojon akompanos nin Mirka Miroslava el Ĉeĥa Respubliko, kiu tiam festos sian naskiĝtagon.

Kiel ĉiam ĉiu pagos siajn manĝaĵojn kaj trinkaĵojn, kompleta manĝo kostas ĉ. $60.00 (meksikajn pesojn) sed vi povas mendi etajn manĝaĵojn kiel “quesadillas, flautas, tacos”, kiuj kostas malpli.

Ĉu demandoj? Skribu al informacion@esperanto-mexico.org , konfirmu vian ĉeeston en la retpaĝo de MEF ĉe Facebook.

Partoprenu, integriĝu al nia teamo!!!

Categorías

En Israelo estos la 69a Internacia Junulara Kongreso*

La Internacia Junulara Kongreso (IJK) estas ĉiujare organizata, jam de 1938, de la Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) klopodante la kunigadon de gejunuloj el la tuta mondo dum semajno kun la celo plifortigi la internaciajn ligojn pere de la interŝanĝado kaj partoprenado de spertoj, pensoj, sentoj kaj konoj en kompreniga kaj respektiga etoso, kiun donas la fakto paroli la Internacian Lingvon Esperanto.

La urbo Nazareto, Israelo, gastos la 69an IJK inter la 19a kaj la 26ª de aŭgusto 2013. La kongreso estos perfekta ŝanco sperti vivadon en tiu interesa lando plenplena da diverseco; bunta turisma programo estas planata, konatigante la ĉeestantojn kun la loka kulturo, aŭde, vide kaj guste.

En 2012 la IJK okazis en la urbo Hanojo, Vjetnamio, kunigante 145 partoprenantojn precize antaŭ la Universala Kongreso en la sama urbo.

La gajeco kaj vigleco de la esperantista junularo promesas IJK-on plena da vivindaj renkontiĝoj kaj spertoj.

Informojn pri kotizoj, kongresejo, aliĝoj, ktp, oni publikos en la oficiala retejo de la 69a IJK, kiu troviĝas en http://ijk-69.mesha.org/ 

Al la IJK 2013, en Nazareto!

* Verkita de Mallely Martínez per informoj de diversaj fontoj.

 

 

Categorías

Muzikfestivalo FESTO en Moresneto, 10a-18a aŭgusto 2013*

FESTO estas ĉiuaŭgusta muzikfestivalo organizita de la Junulara Esperantista Franca Organizo, kiu okazas en okcidenta Eŭropo. Ĝi kunigas homojn de ĉiuj aĝoj kaj de ĉiuj landoj ĉirkaŭ kuna amo de muziko kaj revoj pri senlima mondo. Se Esperanto estas internacia lingvo, muziko estas internacia plaĉo kaj dum FESTO kuniĝas kaj esperantlingvaj grupoj kaj lokaj muzikgrupoj por miksi la publikojn kaj kunigi homojn. Sed FESTO ne estas nur koncertoj.

ĉi jare, FESTO decidis reveni al iama esperanto-ŝtato: Moresneto, Belgio! Ĝi estos inter la 10a kaj la 18a de aŭgusto 2013. La kotizo dependas de la loĝlando de la partoprenonto kaj de la tranoktejelekto, ĝi estas inter 40 kaj 205 eŭroj, krome oni devas aldoni monon por manĝo, kiu estos ne plu ol 95 eŭroj entute por 3 manĝoj tage dum la tuta evento.

Sendube la programo estos plenplena da bonaj aktivecoj, por havi pli da informoj, bv. iri la la ĉefa retpaĝo de FESTO:http://alesk.eu/festo2013/

*Informoj prenitaj de la ĉefa retpaĝo de FESTO.

Categorías

La 98a Universala Kongreso de Esperanto estos julie ĉijare en Rejkjaviko, Islando*

La 98a Universala Kongreso de Esperanto okazos ĉi jare en Rejkjaviko, Islando inter la 20a kaj 27a de julio. Kiel kongresejo la partoprenantoj uzos la koncertejon “Harpa”, bela, tute nova, moderna kaj komforta konstruaĵo.

La ĝenerala temo estas: “Insuloj sen izoliĝo: por justa komunikado inter lingvokomunumoj”, la programo estos kiel ofte ege interesa, en la dua bulteno vi trovos informojn pri loĝado, ekskursoj, bankedo, programeroj, ktp. http://uea.org/pdf/db_2013_rejkjaviko.pdf

Certe estos partoprenantoj de ĉiu kontinento, kiel ofte, granda kvanto da francoj, germanoj kaj japanoj ĉeestos sed ankaŭ oni povos interparoli kun homoj de landoj kiel Bosnio, Gvajano, Hinda Unio, Irano, Mongolio, Pakistano, Serbio, Turkio, inter aliaj. Kompreneble Meksiko ankaŭ partoprenos.

Iru al la sekva ligo por spekti filmeton pri Islando http://www.youtube.com/watch?v=9-uTbbK0rdE kaj vidi kial indas viziti la landon.

Ĉu vi havas demandojn pri UK? Bv. skribi al kongresoj@co.uea.org

* Verkita de Mallely Martínez.

Categorías