Select language

Novaĵoj / Eventoj

Kaj aliaj retafiŝoj rilate al nia komunumo

Zamenhof-Tago en Cholula, Puebla, 15-a de decembro, 9-a horo

Esperanto Puebla renkontiĝos por festi la 153-an datrevenon de la naskiĝo de Zamenhof. Kun vi ni ŝatus manĝeti aŭ trinki varman ĉokoladon ĉe la centra placo de San Pedro Cholula (Zócalo) ekde la 9-a horo en la

Churrería “Las Duyas”
Portal Guerrero #15
Col. Centro
Zócalo de San Pedro Cholula

Dum la renkontiĝo ni povos konatiĝi. Depende de la situacio ni decidos pri estontaj renkontiĝaj lokoj, tagoj kaj horoj. Ni daŭrigu dividi la idealon de Esperanto.

Ĉiuj estas bonvenaj: parolantoj, lernantoj, interesitoj, scivolemuloj kaj akompanantoj.

Se vi ŝatus havi pliajn informojn, bv. voki al la poŝtelefono 222-607-1953. aŭ skribi tekstmesaĝeton.
Ni ĝojas renkonti vin!!

Categorías

Festu kun ni la Zamenhofan Tagon: Oaxaca Esperanto-klubo invitas!

Plezure ni informas vin ke la Oaxaca Esperanto-Klubo havos renkontiĝon kun la celo festi la Zamenhofan Tagon. La okazaĵo estos sabate, la 15an de decembro je la 17a horo en “Equinoxxio Café” , ĝi estas en:

Calz. Madero #129
Inter Soriana Madero kaj la hotelo “Del Árbol”
Centro
Oaxaca, Oaxaca

La eventon ni publikigis ĉe facebook: http://www.facebook.com/events/136964519790578/

Ĉu demandoj, duboj? Skribu al oaxaca esperanto-mexico.org

ĈIUJ ESTOS BONVENAJ, kaj parolantoj de la lingvo kaj interesitoj!

Categorías

La klubo Esperanto GDL ankaŭ festos la Zamenhofan Tagon, 15an de decembro, 15h.

Kompreneble nia klubo, Esperanto GDL, ankaŭ renkontiĝos por festi la 153an datrevenon de la naskiĝo de Zamenhof, la kreinto de la Internacia Lingvo. Ni kore invitas vin partopreni en ĝi.

Kiam? La 15an de decembro je la 15a h.
Kie? En la domo de Alan Escoto, kies adreso estas: Tlaxcala 1786-A, Mezquitán Country, Guadalajara, Jalisco.
Kion vi kunportu? Ion por manĝi kaj trinki.

Por pliaj informoj bv. poŝtelefoni al Alan al 3315310777, vi ankaŭ povas aliĝi al la evento en facebook: http://www.facebook.com/events/453508408018397/

ĈEESTU!

Categorías

Zamenhofa Tago en Querétaro, 15an de decembro 18a h.

La grupo ESPERETARO invitas ĉiujn partopreni en la tradicia Zamenhofa Tago, kiu okazos la 15an de decembro je la 18a horo en la kafejo “Qronos” , kiu troviĝas en Río de la Loza #7, col. Centro, Santiago de Querétaro.

Ni kune vespermanĝos kaj poste ni promenos tra la urbo.
Partoprenu!

Categorías

Venu al la Zamenhofa tago en la ĉefurbo de Meksiko. 15an de decembro, 12:30 h.

Meksika Esperanto Federacio invitas ĉiujn esperantajn parolantojn kaj personojn, kiuj interesiĝas pri la lingvo al nia tradicia “Zamenhofa tago”, ĝi okazos la 15an de decembro en la restoracio “Don Melchor”, kiu troviĝas en Plaza Melchor Ocampo #12 esq. Rio Nazas, Col. Cuauhtémoc, México D.F. je la 12:30 h. Don Melchor troviĝas relative proksime de la “Diana Cazadora”, la plej proksima metrostacio estas “Sevilla”, linio 1, kiu veturas de Observatorio al Pantitlán.

La ĉeestontoj havos la eblon renkonti amikojn, praktiki la lingvon, koni novajn personojn, ktp. Krome ni legos iom pri la kreinto de Esperanto, dro. Ludoviko Zamenhof kaj transdonos atestilojn de KER al kiuj faris kaj sukcesis la ekzamenon lastjunie, aliteme MEF montros kaj vendos diversajn materialojn de sia libroservo kaj, kiel kutime pro tiu grava festo, la asocio lotumos donacetojn inter la homoj.

Kompreneble la renkontiĝo mem estas senpaga sed ĉiu pagos siajn manĝaĵojn kaj trinkaĵojn, la manĝo estas bonkvalita kaj ne multekosta. Kompleta manĝo kostas ĉ. $60.00 (meksikajn pesojn). Bv. konfirmi ĉeeston plej malfrue ĵaŭde la 13an de dedembro al informacion@esperanto-mexico.org aŭ voku al poŝtelefono 5514753963. Nur se la homoj konfirmas, ni povos havi antaŭrigardon por informi al la restoracilaboristoj pri tabloj, seĝoj kaj manĝo.

Ni esperas renkonti multajn el vi tiam. Memoru ke estos bona okazo por (re)aliĝi al MEF por la jaro 2013. La jara kotizo dependas de en kiu kategorio vi troviĝas, sekve ni informas vin pri ili:

A) Membroj pli junaj ol 23 (inkluzive) kun kopio de sia student-karto kaj emerituloj: $100.00 (cent meksikaj pesoj).
B) Normalaj membroj: $200.00 (ducent meksikaj pesoj).
C) Personoj kiuj estas en ĉeestanta kurso por komencantoj instruata de aktiva membro de MEF: $50.00 (kvindek meksikaj pesoj). Tiu ĉi kategorio validas nur por la kuranta jaro, por la sekvontaj oni pagos kotizon je la kategorio "A" aŭ "B" laŭ ĉiu kazo.

Sed se vi pagas antaŭ la 31a de januaro venontjare, vi havos 10% da rabato. Helpu al MEF kaj al la esperanta movado per via laboro kaj per via kotizo!!! La personoj, kiuj ne povas ĉeesti bv. pagi sian kotizon plej eble baldaŭ al la konto de MEF: HSBC # 6284087436 nome de Morayma Martínez Mateos.

Feliĉan Zamenhofan Tagon!

Categorías

Vendrede, la 16an de novembro “interkona vespero” en Querétaro. Malfermita por ĉiuj, PARTOPRENU!!!

Meksika Esperanto Federacio kaj la klubo ESPERÉTARO, invitas vin partopreni la 16an de novembro je la 18a h. al la “interkona vespero”, kiu okazos kadre de la 12a Meksika Esperanto Kongreso. La invito estas por ĉiuj: kongresanoj kaj kiuj nur volas / povas partopreni en tiu renkontiĝo.

 

La adreso de la renkontiĝejo estas:
Restoracio “La Taruga” (baldaŭ “Fiume 37”)
Av. Universidad Pte. #37 A.
Inter Ezequiel Montes kaj Ocampo.
Centro, Querétaro
Tel. 212 70 59

La renkontiĝo mem ne havas koston sed ĉiu pagos siajn manĝaĵon kaj trinkaĵon. La posedanto de la restoracio rekomendos al ni 2 manĝopciojn, tamen la homoj povas peti kion ajn ili volas de la menuo. Por doni al vi ideon pri prezoj, granda pico por 2 personoj kostas $70.00 (sepdek meksikajn pesojn).

Dum la “Interkona Vespero" ni havos libroservon kaj la partoprenontoj de la 12a MEK havos la eblon tiam registriĝi kaj ricevi la kongresmaterialon.

Vi povas jam aliĝi en la retpaĝo de MEF ĉe Facebook: http://www.facebook.com/MEFanoj?ref=stream#!/events/484750444903238//

Venu, konu aliajn esperantoparolantojn kaj ĝuu kun ni tiun vesperon!

Categorías

12a Meksika Esperanto–Kongreso. Querétaro, 16a-19a novembro 2012

La 12a Meksika Esperanto Kongreso (MEK), kies temo estas: "Esperanto - 125 jarojn kunigante popolojn, fratigante kulturojn", okazos inter la 16a kaj 19a de novembro, en la urbo Querétaro, Querétaro.

La sidejoj de la 12a MEK estos:
1) La Fakultato pri Lingvoj de la Universitato Aŭtonoma de Querétaro (UAQ) kaj,
2) la Universitato pri la Ideoj (UdEI).

La ĉefa temo de la kongreso pripensigos nin kiel, tra la historio, la Internacia Lingvo Esperanto plenumis kaj ankoraŭ plenumas sian ĉefan celon: “unuigi popolojn”. Tion manifestis Zamenhof antaŭ 125 jaroj en la Unua Libro, per kiu la lingvo disvastiĝis en la tuta mondo. Nia celo estas ankaŭ trakti diversajn temojn rilate al la nacia kaj internacia movadoj, ekzemple; atingoj, defioj kaj projektoj, la junulara movado, Esperanto kaj meksikaj universitatoj, la lernado de Esperanto, ktp.

Krom tio, estos labortabloj, kursoj, libroservo, konkursoj, inter aliaj aktivecoj.

Aliteme kaj pro diversaj elspezoj bezonataj por la organizado de la evento, ekzemple la loĝistiko, materialo por aktivecoj, administrado, kafejo, inter aliaj; la organizantoj kaj estraranoj de Meksika Esperanto Federacio, interkonsentis ke la aliĝkotizoj estas kiuj vi trovos en unu de la subaj aldonaĵoj.Same, aldonaj mondonacoj venantaj de ĉiuj homoj estas akceptataj, sendepende de la partopreno en la evento.

Kongrespagoj kaj mondonacoj:
• Banko HSBC
Kontnumero: 6284087436
Nome de Morayma Martínez Mateos, kasistino de MEF
Clabe: 021180062840874362
• dum renkontiĝoj kaj
• per la konto de MEF en UEA: mefa-h

Post via depono, bv. plenigi vian aliĝilon kaj sendu ĝin al: kasisto@esperanto-mexico.org

Kiel atingi la kongresejojn per publika transporto?
1) “UAQ campus Aeropuerto”
– Anillo Vial Fray Junípero Serra S/N (antikva flughaveno de Querétaro)
Por atingi ĝin ekzistas tri ebloj:

  • veturi per la universitata transporto: ĝi prenas kaj lasas homojn ekde la ĉefa kampuso de la UAQ, kaj ankaŭ ekde la bushaltejoj sur Av. Universidad,
  • veturi per plublikaj busoj: estas nur tri, la 24, 78 kaj la D. La 24an kaj la 78an vi povas preni sur la strato Corregidora, ili devas iri al "La Pradera", la D veturas sur Avenida Constituyentes kaj sur Bernardo Quintana,
  • veturi per taksio: vi devas indiki ke vi iras al la kampuso de la malnova flughaveno de la UAQ proksime al La Pradera. De la urbocentro la kosto estos proksimume 70 pesojn.

2) Universidad de las Ideas:
- Av. Constituyentes Poniente, ext. 69 int. G, col. Casa Blanca,

Kiel multaj el vi scias, la sukceso de la kongreso dependas de la klopodo de ĉiuj: ĈEESTU, DISVASTIGU, DONACU MONON, KUNLABORU!

Kie tranokti?
Ni preparis por vi liston de hoteloj. Kompreneble vi ankaŭ povas tranokti en aliaj hoteloj. Ekzistas amaso da eblecoj en Querétaro. Ankoraŭ ne estas klare, ĉu la LKK ankaŭ povas oferti kelkajn senkostojn tranoktlokojn ĉe lokaj Esperanto-parolantoj. Bv. kontakti nin, se vi serĉas gastiganton!

Bv. atendi la publikotajn novaĵojn rilataj al la kongreso, ekz. aliĝilo, listo de hoteloj, programo, detaloj. Tamen se vi havas dubojn, bv. skribi al mek2012@esperanto-mexico.org

Categorías

Morelia vokas: Renkontiĝeto je la 18-a de aŭgusto en Morelia

Sabate, la 18an de aŭgusto, je la 11a horo komenciĝos eta Esperanto-renkontiĝo en Morelia. La plano estas kunesti, vidi filmon, viziti la centron de Morelia kaj babili Esperanton. Bv. informi amikojn ankaŭ pri interesa okazo lerni Esperanton. Dimanĉe kaj lunde okazos intensa kurso, de Esperanto, por detalaj informoj vizitu la sekcion: “Kursoj en la hispana lingvo”.

La renkontiĝejo: strato J.J Codallos, N-ro 175, en la centro de Morelia, Michoacán: ĉirkaŭ 6 stratkruciĝoj de la katedralo. En la okcidento estas la stratkruciĝo inter la stratoj Madero (la ĉefa strato) kaj Cuautla. De tie iru unu stratkruciĝon norden kaj vi trovos la straton de la renkontiĝejo.

Se vi havas dubojn pri kiel alveni, bv. telefoni al 4433050210. PARTOPRENU!

Categorías

Je la 28a de julio ni festos la 125an datrevenon de Esperanto en Distrito Federal

Meksika Esperanto Federacio invitas ĉiujn esperantajn parolantojn kaj interesitojn al la grava renkontiĝo, kiu okazos la 28an de julio en la restoracio “Don Melchor” , kiu troviĝas en Plaza Melchor Ocampo #12 esq. Rio Nazas, Col. Cuauhtémoc, México D.F. je la 15:00 h. Don Melchor troviĝas relative proksime de la “Diana Cazadora”, la plej proksima metrostacio estas “Sevilla”, linio 1, kiu veturas de Observatorio al Pantitlán.

Ĉi tiun fojon ni festos la 125an datrevenon de la apero de “LA UNUA LIBRO”. Kvankam Zamenhof dum pluraj jaroj laboradis pri la bazoj de la Internacia Lingvo, estis dum la 26a de julio de 1887 kiam varsovia eldonejo publikis lian verkon, do oni konsideras ke tiam estis la naskiĝtago de ESPERANTO.
Dum la renkontiĝo ni havos la eblon spekti la novan filmon de la angla direktoro Sam Green nomata “The Internacional Language”, ankaŭ ni legos iom pri la historio de la “UNUA LIBRO” kaj montros diversan materialon de nia libroservo.

La ĉeestantoj havos la eblon renkonti amikojn, praktiki la lingvon kaj koni novajn personojn. Kiel kutime, ĉiu pagos siajn manĝaĵojn kaj trinkaĵojn. La kompleta manĝo kostas ĉ. $60.00 meksikajn pesojn kaj ĝia kvalito estas tre bona!

Pro organizaj kialoj estas tre grave ke vi konfirmu vian ĉeeston al la retadreso informacion@esperanto-mexico.org aŭ al poŝtelefono 5514753963.

Bv. noti bone ke, laŭ laboristo de amaskomunikilo, iu el ili iros por kovri la eventon, bonus tial ke tie aperu pluraj personoj.

Venu, partoprenu, amuziĝu!

* Dezajno de la invitilo: Miguel Ayala.

Categorías